„ Unue mi deziras esprimi al ĉiuj miaj samideanoj mian grandan bedaŭron pro la aperintaj en la supra mia verketo eraroj. Almenaŭ mi faris mian eblon ripari mian eraron, kaj post zorga tralegado kaj atento al afablaj leteroj senditaj de amikoj, mi redaktis liston de korektaĵoj engluotan en ankoraŭ nevenditaj ekzempleroj kaj sendotan al ĉiuj konataj aĉetintoj. Kiu ne posedas, skribu alla B.E.A. kaj mi pagos la sendelspezojn.
Mi havis okazon skribi al D-ro Zamenhof pri kelkaj dubaj esprimoj, kaj lia afabla respondo estas “bon-gustaĵo,” kiun la “ ĝisostuloj” rajtas partopreni.
La vorto“ konsideri.” Mi forgesis forgesi, ke mi estas anglo, kaj en angla senco uzis ĉi tiun vorton sur paĝoj 13, 74, 77 kaj 79. Kolonelo Gale afable atentigis min pri tio, kaj mi estas al li tre danka. D-ro Zamenhof respondis “mi preferas (ĉiu scias, kion tio signifas) opinii, rigardi kiel, aŭ vidi en ĝi, pĝ. 77, lin. 4, la vorto konsideri estas bona.”
La vorto nobelulo, pĝ. 15. Al la prezidanto de la L.K., Rektoro Boirac, mi dankas la atentigadon pri mia eraro; li citas la 5-an akton de “ Hamleto,” kie Zamenhof uzas “ nobelo,” sekve mi korektis.
Alveninte Londonon, pĝ. 46. Ĉar estas mi, kiu alvenis, la esprimo ne estas bona, sed tamen estas neintencita eraro.
Paĝoj 30 kaj 31, “ transloĝis,” Zamenhof preferas “transloĝiĝis” Ambaŭ mi korektis. 67 kaj 73, ‘‘ “asociinto,” Zamenhof preferas “ asociito.”
Ĉiuj aliaj eraroj ŝuldas sian ĉeeston al mia mallerteco, kiel maŝinskribisto kaj al miaj nefidindaj okuloj, kiel tralegisto! Cetere ili estas facile rekoneblaj. Estonte. Ĉar pri la senco de ĉi tiu vorto okazis diskuteto en la Esperanto Monthly, mi petis la skriban opinion de D-ro Zamenhof, kiu afable respondis :
“ Anstataŭ estonte mi preferas en estonteco aŭ en estonta tempo,” ĝuste, kion mi diris al vi.”
Fine mi faris al la Doktoro la jenan gravan demandon: “Ĉu en la finaj prilingvaj konsiloj, pĝoj. 89-93, vi ION malaprobas ?” Kaj (li respondis per granda “ NE !”
Spite la okazintaj eraroj, la gazetaj recenzoj estas eĉ pli favoraj, ol mi atendis. D-ro Zamenhof mem skribas, ke li esperas, ke multaj Esperantistoj legos mian libron kun plezuro kaj utilo. Rektoro Boirac en tre alloga letero diras, ke mia bonega libro alportas ŝatindan utilon al nia afero, kaj tiu vorto “ utilo '” estas por mi la plej granda rekompenco. Aliaj entuziasmulinoj skribas, ke ili komencis legi, kaj ne povis ĉesi ĝis ili atingis la finon, k.t.p., do ankaŭ laŭ literatura vidpunkto ŝajnas, ke mi sukcesis.
Do nun, karaj samideanoj, mi fine povis prezenti al vi fidindan kaj amuzan libron. Ne diru, ke mi tro “sonigas mian propran trumpeton,” kvankam la Usona proverbo diras: “ Kiu ne sonigas sian trumpeton, ne meritas, ke ĝi sonu.” Se vi opinias, ke mi de via flanko ion meritas, helpu min! Vi bone scias, ke mi neniel profitas la vendadon de mia libro kaj neniam intencis. Mi treege deziras ĉe la fino de la jaro, kiam mi fariĝos 70-jara maljunulo kaj ekpensos vojaĝi al “ tiu nekonata land' el kiu neniu plu revenos,” kolekti por la blinduloj la sumon de (ne da) Sm. 1,000,
nur £100! Pro tiu celo mi fordonas mian tutan laboron kaj profiton.” Se nur 8,000 ekzempleroj vendiĝos, la afero estos farita, kaj kio estas 8,000 inter eble du milionoj da Esperantistoj? Vi posedantoj de vidkapablo havu kompaton kaj feliĉigu la nevidulojn !
Kio estas 1/6 por la plimulto ? Estas nenio, nur bagatela pulpiko! Kaj tiuj, kiun bavas superfluan monon, povas donaci al la malriĉaj. Jam kelkaj samideanoj aĉetis po ses ekzempleroj por disdonaci.
Fine karaj britaj samideanoj, ne forgesu, ke la B.E.A. profitas ĉiun venditan libron, ĉu enlande aŭ eksterlande; ne forgesu vian Asocion, kiu tiel multe faris por
vi. Kie vi estus nun, se vi ne estus ĝuantaj la netakseblajn servojn de homoj kiel Kolonelo Pollen kaj la nelacigebla H. B. Mudie? Eble ankoraŭ en la “ buljono !”'
Post kiam la blinduloj estos ricevintaj sian parton, “Travivaĵoj” fariĝos la absoluta posedaĵo de la B.E.A., kaj mi estas certa, ke kiam Esperanto enkondukiĝos en ĉiujn lernejojn, tia bone rekomendita libro fariĝos ne malŝatinda havaĵo. Do estu patriotaj kaj subtenu vian Asocion, al kiu deziras daŭran prosperon via samideano. ” |