Kulabah-eŭkalipto
Kulabah-eŭkalipto | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Eucalyptus coolabah Blakey & Jacobs | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Kulabah-eŭkalipto (Eucalyptus coolabah) estas eŭkalipto de ĉeriveraj areoj kaj troviĝas en Aŭstralio ekde landinternaj ĝis marbordaj regionoj. Angle la specio nomiĝas coolibah aŭ coolabah, estante fremdvorto el la indiĝen-aŭstraliana juvaalijaaj-vorto, gulabaa [1].
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Kulabah-eŭkalipto havas larĝ-branĉan habiton (ofte pli larĝa ol alta) kaj atingas altecon ĝis 15 m. La arboŝelo estas tiu de la bokseŭkaliptoj (persista, malhelgriza, dika, sulkigita) sur la trunko kaj la malsupraj branĉoj; sed glata palgriza supren-pinte.
Propagado dependas de periodoj de mergado sub akvo por steriligi sembedojn kaj kiel rezulto la specio estas limigita al ejoj kiuj travivas minimume periodan inundadon. Tamen la arbo troveblas en vastaj areoj de riverebenaĵoj, laŭlonge de permanenta akvo same kiel proksime de laŭsezone inunditaj fontejoj aŭ apud daŭraj akvaĵoj.
Similaj specioj
[redakti | redakti fonton]Kulabag-eŭkalipto estas tre simila al E. microtheca . La ĉefa ekstera diferenco estas ke tiu-ĉi havas malglatan ŝelon ĉe la malgrandaj branĉoj, dum ĉe E.coolabah la branĉoj havas glatan blankan, palgrizan aŭ rozkoloran ŝelon. Kulabah-eŭkalipto pasinte estis konata sub E. microtheca ( kiu nun havas kelkajn subspeciojn ), antaŭ la subdivido en du speciojn.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ The Macquarie Concise Dictionary, The Macquarie Library, Sydney, 1998, ISBN 0-949757-95-0
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- angle Holliday, I. 2002 : A field guide to Australian trees (3rd edition), Reed New Holland.
- angle Cronin, L. 2000 : Key Guide to Australian Trees, Envirobook.
- angle Hall, Norman; R.D. Johnston; G.M. Chippendale 1975 : Forest trees of Australia, Australian Department of Agriculture, Forestry and Timber Bureau, Canberra, 334 p., pp. 220-221. ISBN O 642 98480 8
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Kulabah-eŭkalipto ( ITIS )
- angle Kulabah-eŭkalipto ( KEW )[rompita ligilo]