Sudorient-aŭstraliaj mezvarmaj savanoj
Sudorient-aŭstraliaj mezvarmaj savanoj | ||
---|---|---|
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso, ekoregiono [+] | ||
Lando | Aŭstralio | |
Regionoj | Norda Teritorio, Okcidenta Aŭstralio | |
Koordinatoj | 31° 36′ 0″ S, 147° 15′ 0″ O (mapo)-31.6147.25Koordinatoj: 31° 36′ 0″ S, 147° 15′ 0″ O (mapo) | |
Areo | 322 200 km² (32 220 000 ha) | |
Biomoj de regiono | mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | |
Sudorient-aŭstraliaj mezvarmaj savanoj | ||
Vikimedia Komunejo: Southeast Australia Temperate Savanna Ecoregion [+] | ||
La sudorient-aŭstraliaj mezvarmaj savanoj estas tersupraĵa ekoregiono el la aŭstralia-tasmania ekoprovinco de la aŭstralazia ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj de Aŭstralio.
Estas vasta areo de herbejoj, trapunktita de eŭkaliptoarboj, kiu iras norden-suden tra centra Novsudkimrujo.
Situo kaj priskribo
[redakti | redakti fonton]La ekoregiono konstituas sekan areon de malaltaj montetoj kaj valoj de kiu la suda sekcio estas la tritiko-kultivaĵa regiono, konata kiel la Riverina-Ebenaĵo, kaj la norda sekcio estas malaltaj montetoj kaj ebenaĵoj plejparte uzitaj por paŝtigado de ŝafoj, etendiĝante norden al la ebenaĵoj de la Daling-Baseno kaj la Novsudkimrujo-Kvinslanda limo. Riveroj de la savanoj inkludas Murej-Rivero kaj Murumbiĝi-Rivero en la sudo kaj Daling-Rivero en la nordo. Pluvokvanto estas malalta kaj neregula, ekde 300 mm – 500 mm jare, iĝanta malpli irante plu okcidenten kaj landinternen.
Flaŭro
[redakti | redakti fonton]La seka klimato subtenas rezistemajn arbedojn kaj gresojn disigitajn kun malgrandaj arbareroj de la popl-eŭkaliptaj (Eucalyptus populnea) kaj kulabah-eŭkaliptaj (Eucalyptus coolabah) eŭkaliptarboj kiuj iam kovris la plej grandan parton de la ekoregiono. Riverina-Ebenaĵo pli proksime de la marbordo, enhavas riveran eŭkalipton kaj dukoloran eŭkalipton (Eucalyptus bicolor).
Faŭno
[redakti | redakti fonton]Tiuj herbejoj estas la okcidenta limo por multaj bestospecioj kiuj vivas ĉi tie ĉar plu okcidente estas dezerto. La faŭno de la savano inkludas marsupiulajn mamulojn kiel ekzemple la mus-similan Antechinomys laniger, Dasyurus maculatus, kaj Petrogale penicillata (valabio). Perameles bougainville fasciata kaj Onychogalea fraenata kiuj iam vivis ĉi tie nuntempe estus formortaj en Novsudkimrujo. Birdoj inkludas la endanĝerigitan aŭstralian trielon, Polytelis swainsonii, ruĝan akcipitron, Leipoa ocellata kaj pedionomon. Reptilioj nombras endanĝerigitan skinkedon, Anomalopus mackayi. Riverina-Ebenaĵo gastigas birdojn kiajn Stictonetta naevosa, kaj travintrantajn populaciojn de Lathamus discolor.
Minacoj kaj konservado
[redakti | redakti fonton]Aktiva konservado de vivejoj estas postulata ĉar multe da la savano estis transformita por paŝtigo aŭ tritiktero. Tiu estas vera speciale en Riverina-Ebenaĵo kie plimulto estis senarbarigita por tritikokulturo, procezo kiu estas ankoraŭ daŭra, dum la herbejoj estas minacataj per tropaŝtigado, kaj riveroj inkluzive de Murej-Rivero kaj Murumbiĝi-Rivero estas malplenigitaj kaŭze de uzo kiel akvofontoj por grandaj irigacioprojektoj. Kiam tero estas senarbarigita ĝi iĝas vivejo por invadaj specioj kiaj ekzemple Manorina melanophrys kaj aŭstralia korako. La ĉefa protektita areo koncernas la krutajn vulkanajn nudrokojn de Nacia Parko Warrumbungle. Ekzistas malgrandaj protektitaj areoj aliloke kaj planoj por krei pli da ili [1] sed ekzistas neniuj grandaj areoj de origina savano sub protekto.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ angle Hodgkins, D., D. Goldney, G. Watson, and G. Tyson. 2000. The attitudes of landholders to a range of environmental issues, including the values of remnant bushland in the central western region of New South Wales. Pages 336–350 in R. J. Hobbs and C. J. Yates, editors. Temperate Eucalypt Woodlands in Australia: biology, conservation, management, and restoration. Surrey Beatty & Sons, Chipping Norton, New South Wales, Australia
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Ekoregiono AA0803 : Sudorient-aŭstraliaj mezvarmaj savanoj (WWF)
- angle Sudorient-aŭstraliaj mezvarmaj savanoj (WWF-Wildworld)
- angle Sudorient-aŭstraliaj mezvarmaj savanoj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Sudorient-aŭstraliaj mezvarmaj savanoj (The Encyclopedia of Earth)
- angle Sudorient-aŭstraliaj mezvarmaj savanoj (Globalspecies) Arkivigite je 2017-03-19 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Situo de la ekoregiono AA0803 : tajpu Southeast Australia temperate savanna Arkivigite je 2011-10-14 per la retarkivo Wayback Machine
Aŭstralaziaj mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | |
---|---|
AA0801 Aŭstrali-alpaj montaraj herbejoj | Aŭstralio |
AA0803 Sudorient-aŭstraliaj mezvarmaj savanoj | Aŭstralio |