Saltu al enhavo

Kuselbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kuselbach
rivero
Bazaj informoj
Situo Rejnlando-Palatinato, Germanio
Rivera reto Rejno
Longeco 7,2 km [1]
Akvokolekta areo 79,558 km² [1]
Fluo
Fonto kunfluo de la rojoj Bledesbach kaj Pfeffelbach en Diedelkopf
- Alteco super marnivelo 240 m [2]
Enfluejo apud Altenglan en la rivereto Glan
- Alteco 196 m [2]
Geografio
Trairataj urbetoj Kusel
vdr

la rojo Kuselbach estas 7,2 km longa, orografie maldekstra flankrivero de la rivereto Glan en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La Kuselbach ekestas per la kunfluo de la rojoj Bledesbach (9,29 km) kaj Pfeffelbach (11,0 km) en Diedelkopf sur alteco de 240 m super marnivelo. la rojo fluas antaŭ sia kunfluo ĉefe orienten kaj pasas la distrikturbon t Kusel, Rammelsbach kaj Altenglan kaj enfluas de maldekstre sur alteco de 196 ms.m. en la rivereton Glan.

Ĝi superas altodiferencon de 44 m sur sia longeco de 7,2 km, kiu egalas al dekliveco de 6,1 ‰ . La rojo deakvigas 79,558 km² trans Glan, Nahe kaj Rejno al la Norda Maro.

Alfluantoj

[redakti | redakti fonton]
  • Pfeffelbach (aldekstra fontrojo), 11,0 km
  • Bledesbach (dekstra fontrojo), 9,3 km
  • Blaubach (maldekstre), 3,9 km
  • Gailbach ( maldekstre ), 2,0 km
  • Erzborn ( maldekstre ), 1,4 km

Akveja stato

[redakti | redakti fonton]

La rojo Kuselbach estas fajnmineralriĉa, karbonata mezmontara rojo. Ĝia Akveja strukturkvalito estas forte ĝis komplete ŝanĝiĝita. Nur malmultaj sektoroj estas „nur“ signife ŝanĝiĝita. La akvokvalito estas en Kusel malforte ŝarĝita kaj malsupre forte ŝarĝita.[1]

blazono de la urbo Kusel

Ceteraĵo

[redakti | redakti fonton]

La ondobendo sur la blazono de la urbo Kusel simbolas la rojon Kuselbach.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 Wasserwirtschaftsverwaltung Rheinland
  2. 2,0 2,1 Topografische Karte 1:25.000

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]