Kyösti Kallio
Kyösti KALLIO (origine Gustaf Kalliokangas, naskiĝis la 10-an de aprilo 1873 en Ylivieska, mortis la 19-an de decembro 1940 en Helsinko) estis finna politikisto. Li kvinfoje estis la prezidanto de la finna parlamento kaj kvarfoje ĉefministro de Finnlando: unuafoje de la 14-a de novembro 1922 ĝis la 18-a de januaro 1924, duafoje de la 31-a de decembro 1925 ĝis la 13-a de decembro 1926, triafoje de la 16-a de aŭgusto 1929 ĝis la 6-a de julio 1930 kaj kvarafoje de la 7-a de oktobro 1936 ĝis la 12-a de majo 1937. De 1937 ĝis 1940 li estis la kvara prezidento de la Finna Respubliko.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/eb/Ky%C3%B6sti-Kallio-1973.jpg/220px-Ky%C3%B6sti-Kallio-1973.jpg)
Kvankam la ŝtata prezidento laŭ la konstitucio estas la supera estro de la finna armeo, Kyösti Kallio dum la Vintra Milito 1939/1940 transdonis la superan armeestrecon al marŝalo Carl Gustaf Emil Mannerheim, kiu jam en la Finna Enlanda Milito montriĝis kapabla armeestro.
La 27-an de novembro 1940 Kyösti Kallio demisiis. Li mortis la 19-an de decembro 1940 ĉe la ĉefstacidomo de Helsinko, nur malmultajn horojn post kiam la ĝis-tiama ĉefministro Risto Ryti elektiĝis lia posteulo kiel ŝtata prezidento.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
|
|