Saltu al enhavo

L'assassino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
L'assassino
filmo
Originala titolo L'assassino
Originala lingvo itala lingvo
Kina aperdato 1961
Ĝenro krimsuspensfilmo, filma dramo
Kameraado Carlo Di Palma
Reĝisoro(j) Elio Petri
Produktisto(j) Franco Cristaldi • Vides Cinematografica
Scenaro Elio Petri • Tonino Guerra • Pasquale Festa Campanile • Massimo Franciosa
Muziko de Piero Piccioni
Rolantoj Marcello Mastroianni • Salvo Randone • Cristina Gaioni • Micheline Presle • Andrea Checchi • Paolo Panelli • Toni Ucci • Francesco Grandjacquet • Mac Ronay • Franco Ressel • Giovanna Gagliardo • Marco Mariani • Max Cartier • Bruno Scipioni • Marco Mariani • Giuliano Montaldo • Enrico Maria Salerno • Carlo Egidi
Produktinta firmao Titanus
IMDb
vdr

L'assassino (La murdisto) estas franc-itala filmo de 1961 reĝisorita de Elio Petri.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
Marcello Mastroianni.
Micheline Presle.

35-jaraĝa antikvaĵisto Alfredo Martelli estas subite forportita de sia hejmo fare de la polico al la policejo sen ajna klarigo. Dumlonge li atendas por konî la tialon de sia aresto, ĝis la komisaro Palumbo informas al li ke li estas supozita murdisto: lia iama amantino, Adalgisa De Matteis, kun kiu li renkontiĝis la antaŭan tagon por peti pagoprokraston, estis murdita.

Martelli pasigas la tutan tagon memorante sian vivon, inter la pridemandaroj kaj kontraŭpridemandaroj fare de la komisaro kaj unu angoran nokton en sia ĉelo, malkaŝante sian maldecon moralan per kiu li klopodis socie supreniri: finfine la polico informas lin, ke pere de demandaroj al aliaj atestantoj oni povis malkovri la veran kulpulon, tiel ke Alfredo povas finfine liberiĝi.

La angoro de tiuj dramaj momentoj ŝajnas okazigi ĉe li sanigan reagon ŝanĝi sian vivon, sed baldaŭ la konscienc-riproĉo kaj la pento forvaporiĝas. La antikvaĵisto revenas en la malbonajn iamajn kutimojn, kvazaŭ nenio fakte estis okazinta.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Marcello Mastroianni : Alfredo Martelli
  • Micheline Presle : Adalgisa De Matteis
  • Cristina Gaioni : Nicoletta Nogara
  • Salvo Randone : Komisaro Palumbo
  • Andrea Checchi : Morello
  • Francesco Grandjacquet : Maljunulo
  • Mac Ronay : Memmortigulo
  • Max Cartier : Bruno
  • Giovanna Gagliardo : Rosetta

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]