Marcello Mastroianni
Marcello Vincenzo Domenico MASTROIANNI ([marĉello mastrojanni] ; naskiĝis la 28-an de septembro 1924 en Fontana Liri, mortis la 19-an de decembro 1996 en Parizo) estis itala kinoaktoro, kiu estas konsiderita unu el la plej grandaj aktoroj de Italio kaj gajnis tri nomumojn por la Oskaro por Plej bona Aktoro.
Biografio kaj kariero
[redakti | redakti fonton]Li studis arkitekturon kaj ekonomikon, sed ŝanĝis sian fakon al aktorado, kiam la reĝisoro Luchino Visconti malkovris lian talenton en studenta teatroprezentado. Post la studado li ricevis interesajn rolojn en teatraĵoj kaj en la jaro 1947 li havis sian filmdebuton en I miserabili (laŭ Les misérables de Victor Hugo).
Famon li akiris en la jaro 1952: per ĉefrolo en la filmo Le ragazze di Piazza di Spagna. Dum sia kariero li laboris kun renomaj reĝisoroj (ekz. Federico Fellini, Vittorio de Sica kaj Michelangelo Antonioni) kaj fariĝis unu el la plej famaj italaj aktoroj siatempaj.
Listo de filmoj
[redakti | redakti fonton]- I miserabili (Italio, 1947)
- Domenica d'agosto (Italio, 1950)
- Le ragazze di Piazza di Spagna (Italio, 1952)
- Le notti bianche (Italio, 1957)
- La dolce vita (Italio/Francio, 1959)
- Il bell'Antonio (Italio/Francio, 1960)
- La notte (Italio/Francio, 1961)
- Vie privée (Francio/Italio, 1961)
- L'assassino (Italio/Francio, 1961)
- Divorzio all'italiana (Italio, 1962)
- Ieri, oggi, domani (Italio, 1963)
- Otto e mezzo (Italio/Francio, 1963)
- Matrimonio all'italiana (Italio, 1964)
- Casanova '70 (Italio, 1965)
- I girasoli (Italio, 1970)
- Roma (Italio, 1971)
- What? (Italio/Francio/Germanio, 1972)
- La grande bouffe (Francio/Italio, 1973)
- Allonsanfan (Italio, 1974)
- Una giornata particolare (Italio/Kanado, 1977)
- La città delle donne (Francio/Italio, 1980)
- La pelle (Italio, 1981)
- Maccheroni (Italio, 1985)
- Ginger e Fred (Italio, 1986)
- Oĉi ĉornie (Sovetunio/Italio, 1987)
- Splendor (Italio/Francio, 1989)
- Stanno tutti bene (Italio/Francio, 1990)
- Sostiene Pereira (Italio/Portugalio, 1995)
- Les cent et une nuits de Simon Cinéma (Francio/Britio, 1995)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- [1] Arkivigite je 2006-04-22 per la retarkivo Wayback Machine
- [2][rompita ligilo]
- en IMDb