Saltu al enhavo

Le notti bianche

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Le notti bianche
filmo
Originala titolo Le notti bianche
Originala lingvo itala lingvo
Kina aperdato 1957
Ĝenro drama filmo, amafera filmo
Kameraado Giuseppe Rotunno
Reĝisoro(j) Luchino Visconti
Produktisto(j) Franco Cristaldi
Scenaro Suso Cecchi d'Amico • Luchino Visconti
Loko de rakonto Toskanio
Muziko de Nino Rota
Rolantoj Maria Schell • Marcello Mastroianni • Jean Marais • Corrado Pani • Marcella Rovena • Maria Zanoli • Clara Calamai • Dirk Sanders • Giorgio Albertazzi • Lys Assia • Renato Terra • Mimmo Palmara • Pietro Ceccarelli • Sandro Moretti
Produktinta firmao Vides Cinematografica
IMDb
vdr

Blankaj noktoj (en itala origine, Le notti bianche; en franca, Nuits blanches) estas italfranca filmo de 1957 bazita sir la samnoma romano Blankaj noktoj (en rusa: Белые ночи, Belje noĉi) de Fjodor Dostojevskij. La filmo estis reĝisorita de Luchino Visconti, kaj geaktoroj estis Maria Schell kaj Marcello Mastroianni en la ĉefaj roloj. Spite la kinadapton kiu ŝanĝis la medion, etoson, kaj rolulojn, la protagonistoj restis triope: virino Natalia, junulo Mario kaj fremdulo kies nomo ne aperas.

Aliaj filmoj bazitaj sur la sama romano estis la franca de 1938 Les nuits blanches de Saint-Pétersbourg (1938), reĝisorita de Jean Dréville, kaj la same franca de 1971 Quatre nuits d'un rêveur, reĝisorita de Robert Bresson. Estas ankaŭ adaptaĵo farita en Irano en 2003, nome Ŝabhaje roŝan.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
Marcello Mastroianni kaj Maria Schell en sceno de la filmo.

En Italio, Mario, junulo, alvenas al Livorno por nova laborposteno. Sen gepatroj nek amikoj, li loĝas sola en pensiono. Unu nokton, vagante ĉe ponto super kanalo, li renkontas plorantan junulinon, nome Natalia.

La sekvan nokton, li revidas tiun misteran virinon kiu fascinas Mario. Ŝi rakontas, ke ŝi tien venas ĉiun nokton por atendi tie la amatan viron kiu rendevuis antaŭ unu jaron. Ŝi loĝas sola kun sia avino preskaŭ blinda, kaj kune ili vivtenas sin riparante tapiŝojn kun alia laboristino kaj luante ĉambron. Antaŭ unu jaro, ŝi enamiĝis da luprenanto, kiu havigis al ili revuojn kaj librojn kaj eĉ invitis ilin al la opero. Sed iam, Natalia ekscias ke «ŝia granda amo» foriras. Tiukadre li promesis reveni serĉi ŝin unu jaron poste. La limdato alproksimiĝis, kaj ŝi atendas lin entuziasme. Mario apenaŭ kredas tion kaj klopodas konvinki ŝin, ke ŝi ne revidos sian amaton, sed Natalia plue esperas. Tiukadre ŝi anoncas al li, ke ŝi scias, ke la atendita homo jam estas reveninta kaj petas Mario transdoni al li leteron en kiu ŝi rendevuas. Mario tamen tion ne plenumas kaj disŝiras la leteron.

Maria Schell en sceno de la filmo.

La trian nokton, Mario renkontas denove Natalia, kaj mensogas dirante, ke li transdonis la leteron. Kune ili iras al dancejo kie Mario klopodas danci rok-muzikon, je kio ridas Natalia. Poste la paroj brakumas sin por lante danci. Sed je la horo de la supozita rendevuo, Natalia bruske apartiĝas por kuri al la revata viro. Mario koleriĝas, kaj enkotiĝas en stratokverelo el kiu li ne bone eliras.

Retrovinte la junulinon seniluziiĝinta pro la foresto de la amato, Mario konfesas, ke li forĵetis la leteron. Tamen ŝi respondas, ke ŝi jam ne plu volas retrovi la atenditon. Mario finfine kredas, ke li ricevos la amon de Natalia. Sed trairinte la senhomajn noktajn stratojn, endormiĝintaj sur la neĝo, la du junuloj revenas al la kanalo kaj survoje ili vidas la atenditon starantan sur la ponto. Natalia krias, adiaŭas pardonpete al Mario kaj kuras al la atendito kiun ŝi neniam forgesis. Mario, dankinte la virinon pro la feliĉan momenton kiun ili havis, restas sola kun sia kordoloro.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Giorgio Albertazzi: Rakontisto
  • Maria Schell: Natalia
  • Marcello Mastroianni: Mario
  • Jean Marais: La luprenanto
  • Marcella Rovena: La dommastrino
  • Maria Zanoli: La servistino
  • Elena Fancera: La kasistino
  • Dirk Sanders: La dancisto
  • Clara Calamai: La prostitutino
  • Lys Assia: La kantistino

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]