Saltu al enhavo

Sostiene Pereira (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sostiene Pereira
filmo
Originala titolo Sostiene Pereira
Originala lingvo itala lingvo
Kina aperdato 1995, 19 nov. 1998
Ĝenro drama filmo, filmo bazita de literatura verko
Kameraado Blasco Giurato
Reĝisoro(j) Roberto Faenza
Produktisto(j) Elda Ferri
Scenaro Roberto Faenza
Loko de rakonto Lisbono
Muziko de Ennio Morricone
Rolantoj Marcello Mastroianni • Joaquim de Almeida • Daniel Auteuil • Nicoletta Braschi • Stefano Dionisi • Marthe Keller • Teresa Madruga • Nicolau Breyner • Mário Viegas
IMDb
vdr

Sostiene Pereira (Pereira asertas, Afirma Pereira en portugala) estas itala drama filmo de 1995 reĝisorita de Roberto Faenza. Ĝi estis bazita sur la samnoma romano de Antonio Tabucchi nome Sostiene Pereira.

Marcello Mastroianni ricevis la Premion David di Donatello kiel Plej Bona Aktoro.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En Lisbono, dum la diktatora reĝimo Estado Novo de António de Oliveira Salazar, Pereira (Marcello Mastroianni), ĵurnalisto kiu laboras en la kultura rubriko de gazeto, malkovras la realan malhelan flankon de la reĝimo kiam li renkontiĝas kun kaj helpas kontraŭfaŝistan junulon, Monteiro Rossi (Stefano Dionisi), kiun li dungas kiel kunlaboranton. Sed baldaŭ li konstatas, ke la revolucia tono de la verkoj de Monteiro Rossi povas rezulti en reprezalioj fare de la diktatoraj aŭtoritatoj. Tamen ankaŭ Pereira tute malkonsentas kun la pliiĝanta cenzuro.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]