Saltu al enhavo

Roberto Faenza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roberto Faenza
Persona informo
Naskiĝo 21-an de februaro 1943 (1943-02-21) (82-jaraĝa)
en Torino
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Italio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Benedetta Barzini (mul) Traduki (1969–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filmreĝisoro
verkisto
scenaristo
instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Pizo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Roberto FAENZA (21a de Februaro 1943 en Torino) estas itala kin-reĝisoro.

Li gradiĝis en 1965 ĉe la Centro sperimentale di cinematografia en Romo. Post ekkariero per dokumentaj filmoj, li reĝisoris en 1968 sian unuan longan filmon nome Escalation, kiu sukcesis kaj en Italio kaj eksterlande. Pere de la rilato inter burĝa patro kaj lia filo hipio, la filmo estas satiro de la nuntempa konsumsocio. La filmo havis problemojn pro cenzuro al kelkaj scenoj konsideritaj troaj; tiu reputacio pliiĝis per lia sekva filmo, H2S, kies agado okazas en totalisma futurisma universitato estas metaforo pri la ŝtata violento. Pluraj kritikoj poste ligis la enhavon de tiu filmo kun A Clockwork Orange, kiu publikiĝis du jarojn poste. La filmo estis konfiskita de la itala justico kelkaj tagojn post sia publikiĝo kaj ne plu aperis en kinejoj poste. Faenza estas konata pro la ripeto de unu de siaj simbolaj frazoj: «Mi ŝatas doni la parolvicon al kiuj ne havis la parolrajton». Post tiuj malfeliĉaj suferoj de la itala cenzuro, Faenza translokiĝis provizore al Usono. Pere de sia diplomo en politikaj sciencoj, kiun li akiris en 1970 en la Universitato de Pavio, li estis profesoro en Vaŝingtono pri amaskomunikado en la Universitato de Vaŝingtono.

En 1978, li reĝisoris la dokumentan filmon Forza Italia, akra satiro de la Itala kristan-demokrata partio kiu kovras 30 jarojn de la itala historio postmilita. Malgraŭ la publika sukceso, la filmo estis retirita de la kinejoj fare de la ministerio de internaj aferoj la 16an de marto 1978, kiam Aldo Moro, la prezidanto de la partio, estis kidnapita de la Ruĝaj Brigadoj. La filmo restos malpermesita dumt 15 jaroj. Aldo Moro mem, en sia memorlibro verkita dum sia mallibereco tuj antaŭ sia murdo la 9an de majo, rekomendas la spektadon de Forza Italia cele al konstato de la manko de skrupuloj de la tiamaj politikistoj.

  • Escalation (1968)
  • H2S (1969)
  • Forza Italia! (1977) - dokumenta filmo
  • Si salvi chi vuole (1980)
  • Copkiller (L'assassino dei poliziotti) (1982)
  • Mio caro dottor Gräsler (1991)
  • Jona che visse nella balena (1993)
  • Sostiene Pereira (1996)
  • Marianna Ucrìa (1997)
  • L'amante perduto (1999)
  • Prendimi l'anima (2002)
  • Alla luce del sole (2005)
  • I giorni dell'abbandono (2005)
  • I Viceré (2007)
  • Il caso dell'infedele Klara (2009)
  • Un giorno questo dolore ti sarà utile (2011)
  • Anita B. (2014)
  • La verità sta in cielo (2016)
  • Hill of Vision (2022)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]