Saltu al enhavo

La grande bouffe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La grande bouffe
filmo
Originala titolo La Grande Bouffe
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 21 maj. 1973, 22 maj. 1973, 1 sep. 1973, 7 sep. 1973, 17 sep. 1973, 19 sep. 1973, 27 sep. 1973, 28 sep. 1973, 4 okt. 1973, decembro 1973, 7 dec. 1973, 28 dec. 1973, 12 okt. 1974, 11 aŭg. 1975, 5 jun. 1977, 12 maj. 1978, 8 okt. 1979, 21 jun. 1984
Ĝenro filma dramo, komedia dramo
Kameraado Mario Vulpiani
Reĝisoro(j) Marco Ferreri
Produktisto(j) Edmondo Amati
Scenaro Marco Ferreri • Rafael Azcona • Francis Blanche
Filmita en boulevard Exelmans
Loko de rakonto Parizo
Rolantoj Marcello Mastroianni • Ugo Tognazzi • Michel Piccoli • Philippe Noiret • Andréa Ferréol • Bernard Menez • Florence Giorgetti • Gérard Boucaron • Jean Odoutan • Louis Navarre • Maurice Dorléac • Monique Chaumette
IMDb
vdr

La Grande Bouffe (La manĝegaĉo) estas franc-itala filmo de 1973 reĝisorita de Marco Ferreri. Ĉefaktoroj estas Marcello Mastroianni, Ugo Tognazzi, Michel Piccoli kaj Philippe Noiret. La roluloj de la filmo havas la samajn nomojn de la respektivaj aktoroj.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Kvar amikoj (nome Marcello, aviadilpiloto; Ugo, la restoraciisto; Michel, la realigisto de televido, kaj Philippe, la juĝisto kiu loĝas kun mastrumistino, kunvennas semajnfine en la domego de tiu lasta por plenumi kolektivan kuirartan memmortigon. Tio konsistas en senĉese manĝegi diversajn delikataĵojn. Ugo zorgas pri la prilaborado de la pladoj dum Marcello venigas prostitutinojn. Tiuj time pro la aspekto de la renkontiĝo fuĝas frumatene kaj restas nur la instruistino Andrea, fascinita per la memmortiga entrepreno de la protagonistoj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraroj kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]

La filmon dekomence oni ne ricevis favore, sed male skandale pro kelkaj scenoj naŭzigaj.

Oni povas observi ian similecon kun la klasikaĵo de la Markizo de Sade nome La 120 Tagoj de Sodomo.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]