Saltu al enhavo

Ugo Tognazzi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ugo Tognazzi
Persona informo
Ugo Tognazzi
Naskonomo Ottavio Tognazzi
Naskiĝo 23-an de marto 1922 (1922-03-23)
en Kremono
Morto 27-an de oktobro 1990 (1990-10-27) (68-jaraĝa)
en Romo
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Cerba sangado Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Italio (1946–1990)
Reĝlando Italio (1922–1946) Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Franca Bettoia (en) Traduki (1972–1990)
Margarete Robsahm (en) Traduki (1963–1966) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Ricky Tognazzi (en) Traduki
 ( )
Gianmarco Tognazzi (en) Traduki
 ( Franca Bettoia (en) Traduki)
Thomas Robsahm (en) Traduki
 ( Margarete Robsahm (en) Traduki)
Maria Sole Tognazzi (en) Traduki
 ( Franca Bettoia (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filmreĝisoro
scenaristo
filmaktoro
verkisto
aktoro
diskografa artisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1950–1990 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ugo TOGNAZZI (oficiale Ottavio Tognazzi, 23a de marto 1922 - 27a de oktobro 1990) estis itala aktoro kaj reĝisoro, krom teatra, kina kaj televida aŭtoro. Kun Alberto Sordi, Vittorio Gassman, Nino Manfredi kaj Marcello Mastroianni, estis unu de la pilieroj de la itala komedio (commedia all'italiana). La kaĝo de la frenezulinoj (Il vizietto en itala, La cage aux folles en franca) reĝisorita de Edouard Molinaro en 1978, estas konsiderata unu de liaj plej gravaj filmoj.

Biografio kaj kariero

[redakti | redakti fonton]

Junulo li laboris en fabriko de kolbasoj, dum eklaboris por teatro en lokalo apuda al la fabriko. Dum la Dua Mondmilito li dediĉis sin al organizado de distraj spektakloj por la militistaj kolegoj. Reveninte li lasis laborpostenon kiel arkivisto por dediĉi sin al teatro en 1945 en Milano. En 1950 li kindebutis per I cadetti di Guascogna kun Walter Chiari. La sekvan jaron li interkonatiĝis kun Raimondo Vianello kun kiu li formis humoran paron ege sukcesan de 1954 ĝis 1960 laborante por la ĵus kreita Rai TV.

Li partoprenis en filmoj de Alberto Bevilacqua, Bernardo Bertolucci, Dino Risi, Luciano Salce ktp. Li laboris ankaŭ kun prestiĝaj aktoroj kiel la menciitaj Sordi, Gassman, Manfredi kaj Mastroianni, krom kun aliaj figuroj kiel Philippe Noiret kaj Michel Piccoli en La grande bouffe (1973), Claudia Cardinale, Ornella Muti, Catherine Deneuve, Monica Vitti kaj Mariangela Melato, inter aliaj. Krome, li laboris kun grandaj figuroj de la komedio ĉu antaŭaj, kiel Totò, Peppino De Filippo, Tina Pica kaj Aldo Fabrizi, ĉu postaj, kiel Paolo Villaggio kaj Renato Pozzetto.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]