Vie privée
Vie privée | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Vie privée |
Originala lingvo | franca lingvo |
Kina aperdato | 1961 |
Ĝenro | amafera filmo, drama filmo |
Kameraado | Henri Decaë |
Reĝisoro(j) | Louis Malle |
Scenaro | Jean-Paul Rappeneau • Louis Malle • Jean Ferry |
Muziko de | Fiorenzo Carpi |
Rolantoj | Brigitte Bardot • Marcello Mastroianni • Dirk Sanders • Isarco Ravaioli • Louis Malle • Nora Ricci • Nicolas Bataille • Jacqueline Doyen • Eléonore Hirt • Gregor von Rezzori • Dominique Zardi • Élie Pressmann • Ursula Kübler • Christian de Tilière • Max Mégy |
IMDb | |
Privata vivo (Vie privée) estas franca filmo de 1962 reĝisorita de Louis Malle.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Jill (Brigitte Bardot), bela junulino de la burĝaro de Ĝenevo, estas dancistino kaj sekrete enamiĝas de Fabio (Marcello Mastroianni), edzo de sia plej bona amikino, Carla (Ursula Kubler). Fabio estas eldonisto, beletristo kaj teatristo. Por fuĝi disde tiun nerealigeblan amon, Jill foriras al Parizo kie ŝi de dancistino iĝas manekeno kaj seksosimbolo. Alloginte la paparacojn kaj la publikon, adoritan kaj poste malamata, ŝi jam ne plu havas privatan vivon. Deprime, ŝi rifuĝiĝas en Ĝenevo kie ŝi retrovas Fabio, kaj li enamiĝas je ŝi, ili kunhavas tiam feliĉajn momentojn. Fabio muntas teatraĵon en la festivalo dei Due Mondi de Spoleto kie ŝi kuniĝas al li, altirante denove la publikan atenton kaj la ĵurnalistojn. Kaptita, ŝi ne eliras el sia ĉambro. La premieran vesperon, ŝi supreniras la tegmenton de la palaco por vidi la teatraĵon; fotisto malkovras ŝin, fotas kaj la fotofulmo blindigas ŝin kiu glitas kaj falas el la tegmento.
Geaktoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Marcello Mastroianni : Fabio Rinaldi
- Brigitte Bardot : Jill
- Nicolas Bataille : Edmond
- Dirk Sanders : Dick
- Jacqueline Doyen : Juliette
- Éléonore Hirt : Cécile
- Gloria France : Anna
- Jeanne Allard : la servistino
- Ursula Kubler : Carla
- Gregor von Rezzori : Gricha
- Paul Sorèze : Maxime
- Élie Pressmann : Olivier
- Antoine Roblot : Alain, la fotisto