Saltu al enhavo

László Ákos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Ákos
Persona informo
Naskonomo Ascher László
Naskiĝo 23-an de marto 1901 (1901-03-23)
en Ferencváros
Morto 12-an de decembro 1971 (1971-12-12) (70-jaraĝa)
en Hegyvidék
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato, 17A-20-32 Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo verkisto
ĵurnalisto
redaktoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

László Ákos [lAslO Akoŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Ákos László, estis hungara ĵurnalisto, redaktoro. Lia familia nomo estis Ascher [aŝer] ĝis 1936, lia avo estis Jakab Frim, lia parenco estis Jenő Körmendi-Frim, lia frato estis Kató Ács.

László Ascher[1] naskiĝis la  23-an de marto 1901 (nun 1901-03-23) en Budapeŝto, li mortis la 12-an de decembro 1971 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

László Ákos maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1919, dum la lernejaj jaroj li estis aktiva socialisto, tial post fiasko de Hungara Sovetrespubliko lia maturiĝa ekzameno estis forprenita. Li estis oficisto en privataj entreprenoj, inter 1923–1933 li estis ekstera, poste ĝis 1939 interna membro de Népszava. Intertempe en 1931 li denove maturiĝis. Ĉirkaŭ la 2-a mondmilito li estis ĵurnalisto en pluraj gazetoj, poste li specialiĝis pri la arbarkulturo ĝis la pensiuliĝo en 1970. Li edziĝis dufoje kaj li ricevis premiojn en 1953 kaj 1967.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • A magyar szabadság útja. (kun konkursa premio, 1928)
  • Az új nagyhatalom. A financkapitalizmus kialakulása. (1933)
  • A mai magyar szociálpolitika. (1937)
  • Az erdősítések szerepe a természet átalakításában. (1952)
  • Erdészek és vadászok zsebkönyve (1958)
  • Erdészeti, vadászati, faipari lexikon (leksikono, 1964)
  • Az ezerarcú, ezerhasznú erdő. (kunaŭtoro, 1969)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]