Jakab Frim
Jakab Frim | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Frim Jakab Hirsch |
Naskiĝo | 1-an de majo 1852 en Körmend |
Morto | 23-an de aprilo 1919 (66-jaraĝa) en Budapeŝto |
Mortokialo | Arteriosklerozo |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato, 3 bal parcella, 62. sor, 41. sírhely |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infanoj | Jenő Körmendi-Frim, Ervin Körmendi-Frim |
Okupo | |
Okupo | speciala instruisto |
Jakab Frim, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Frim Jakab, estis hungara difektologo (speciala instruisto). Lia nobela antaŭnomo estis körmendi, lia frato estis Antal Frim, liaj konataj filoj estis Jenő Körmendi-Frim kaj Ervin Körmendi-Frim, lia konata nepo estis László Ákos.
Jakab Frim[1][2] naskiĝis la 1-an de majo 1852 en Körmend, li mortis la 23-an de aprilo 1919 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Jakab Frim devenis el juda familio. Li maturiĝis en gimnazio en Nagykanizsa, poste li finis pedagogian kurson en Kőszeg, fine li akiris pedagogian licencon en Budapeŝto. Li instruis en Varasd, Szentpéterfa, Körmend kaj Sárvár, pli poste en 1875 li estis sendita al Nederlando, Rusa Imperio kaj Prago, kie li studis edukadon de menshandikapitoj (laŭ tiama vortuzo stultuloj). Hejmenveninta en 1875 li establis edukan instituton por ili en Rákospalota (la unuan en Hungarlando). Post jaroj li funkciigis ĝin en la ĉefurbo kaj en 1896 la ŝtato transprenis la taskon. Lia edzino naskis 9 gefilojn inter 1877-1890. Li ricevis premion en Parizo en 1879.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A hülyeség s a hülyeintézetek különös tekintettel Magyarországra (1884)
- A hülyék és gyengeelméjűek budapesti prospektusa (1898)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- biografio hungare kun foto
- biografio hungare kun foto
- biografio hungare
- biografio hungare
- biografio hungare
- biografio hungare (legebla en la 2-a punkto)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://www.wikidata.org/wiki/Q1004001 wikidata
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM87622 hungarlingva datenaro de muzeo