László Abaffy
László Abaffy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de marto 1906 en Makó |
Morto | 31-an de majo 1975 (69-jaraĝa) en Philippsburg |
Lingvoj | hungara • germana |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Scienca Universitato de Szeged ![]() |
Familio | |
Patro | Béla Abaffy ![]() |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto tradukisto ![]() |
László Abaffy [lAslO abafi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Abaffy László, estis hungara-germana ĵurnalisto. Lia patro estis Béla Abaffy.
László Abaffy[1][2] naskiĝis la 18-an de marto 1906 en Makó, li mortis la 31-an de majo 1975 en Huttenheim, nuntempa urboparto de Philippsburg.
Biografio
[redakti | redakti fonton]László Abaffy maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1924, poste li studis inter 1924–1929 en Scienca Universitato Ferenc József. Post siaj studoj li estis ĵurnalisto en Makó, Szeged kaj Pécel, krome inter 1929–1937 li estis instruisto pri stenografio, dum en 1935 li akiris stenografian licencon. inter 1937–1941 li apartenis al pluraj ĉefurbaj ĵurnaloj, inter 1939–1942 li plej ofte faris raportojn el la batalanta Suomio, inter 1941–1945 li estis redaktoro en nazia Germanio. Post la kapitulaco li estis simpla laboristo, iom poste oficisto en Okcidenta Germanio. Tamen li kontribuis en germanaj kaj eksterlandaj hungaraj gazetoj, krome malofte li tradukis. Lia ĉeftemo estis Attila József, kiu estis lia samklasano en Makó. Lia edzino naskis filinon. Li ricevis hungaran premieton en 1965.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A szögedi gróf. (raporto, 1936)
- A német győzelem okai. (1941)
- „Bajtemetés” Északon meg Délen. (raporto, 1942)
- Berlini levelek. (1943)
- Unsterbliche Freiheit. Versfordítások. (poemtradukoj, 1958)
- József Attila igazi arca. (1964)
- Ungarns Dichtung in deutscher Sprache (antologio, tradukoj, 1967)
- József Attila hiteles életleírása – legendák nélkül. (4 volumoj, 1974–1975)