Béla Abaffy
Aspekto
Béla Abaffy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de novembro 1875 en Szentes |
Morto | 31-an de oktobro 1918 (42-jaraĝa) en Makó |
Tombo | Makó ![]() |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd ![]() |
Familio | |
Infano | László Abaffy ![]() |
Okupo | |
Okupo | literaturhistoriisto instruisto ![]() |
Béla Abaffy [abafi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Abaffy Béla, estis hungara instruisto. Lia plej konata filo estis László Abaffy.
Béla Abaffy[1] naskiĝis la 9-an de novembro 1875 en Szentes, li mortis la 31-an de oktobro 1918 en Makó.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Béla Abaffy maturiĝis en sia naskiĝurbo en 1894, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1898. Antaŭ la diplomo li praktikadis jaron, poste li instruis en gimnazio en Makó (1898–1918). Li okupiĝis ankaŭ pri literaturo, precipe pri Mór Jókai kaj pri la hungara reforma epoko (1925-1848). Lia edzino naskis 5 gefilojn inter 1904-1912.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Pályaválasztás előtt álló tanítványaink tájékoztatása. (1907)
- Az Aeneis olvastatása a VII. osztályban. (1909)
- Jókai Mór: A nagyenyedi két fűzfa. – A peregrinus. (klarigo, 1911)
- Jókai Mór: Az új földesúr. (klarigo, 1914)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM39369 hungarlingva datenaro de muzeo