László Berza
László Berza | |
---|---|
Persona informo | |
László Berza [lAslO], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Berza László, estis hungara bibliotekisto, lokhistoriisto.
László Berza[1][2] naskiĝis la 14-an de aŭgusto 1925 en Kiskunfélegyháza, li mortis la 17-an de decembro 2008 (laŭ alia informo la 25-an de januaro 2009) en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]László Berza maturiĝis en Pedagogia Lernejo de Szeged kaj akiris ankaŭ pedagogian licencon en 1945 en Szeged, poste li instruis aŭ edukis en la sama urbo 5 jarojn, pli poste li estis bibliotekisto en Szentes. Li akiris juran diplomon en Scienca Universitato de Szeged en 1952, poste li estris en la ĉefurbo bibliotekan centron, post 3 jaroj li havis postenon en la ministerio. Inter 1958–1985 li laboris en Ĉefurba Librejo Ervin Szabó, kie li okupiĝis pri historio de Budapeŝto. Li ricevis memormedalon en 1977.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A Citadella. (kunredaktoro, 1961, angle, germane, itale, ruse, pole kaj slovake en la sekva jaro)
- Budapest Lexikon. (ĉefredaktoro, 1973, 2-a pligrandigita eldono: 1993)
- Várostörténeti források feltárása a Fővárosi Szabó Ervin Könyvtár Budapest Gyűjteményében. (1988)
- Budapest története képekben. 1493–1980. (4 volumoj, ĉefredaktoro, 1982–1989)