László Perédy
László Perédy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de junio 1921 en Budapeŝto |
Morto | 25-an de aprilo 2019 (97-jaraĝa) en Győr |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1944) Universitato de Dramo kaj Filmo (–1954) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
László Perédy [lAslO perEdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Perédy László estis hungara aktoro. Liaj familiaj nomvariantoj estis Perédi kaj Perédy J..
László Perédy[1][2] naskiĝis la 24-an de junio 1921 en Budapeŝto, li mortis la 25-an de aprilo 2019 en Győr.
Biografio
[redakti | redakti fonton]László Perédy maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris juran diplomon en Reĝa Scienca Universitato Péter Pázmány en 1944. Dum la studentaj jaroj li studis 2 jarojn en la Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. Li estis militkaptito inter 1945-1948 en Sovetunio, kie li faris teatron. En 1949 li apartenis al Teatro Csokonai (Debrecen), poste al Teatro de Popolarmeo. Inter 1952–1982 li estis membro de Teatro Kisfaludy, poste li pensiuliĝis. Intertempe en 1954 li akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo. Kelkfoje li reĝisoris. Li ricevis premiojn inter 1973-2002 kaj titolon "eterna membro de Teatro de Győr" en 1997. Li havis edzinon.
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Othello - Jago
- Makbeto - Banquo
- Reĝo Lear - maljunulo
- Rikardo la 3-a - urbestro (Lord Mayor)
- Molière: Tartufo - Cléante
- Anton Ĉeĥov:
- La mevo - Dorn
- Onklo Vanja - titolrolo
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - Lucifer (unu el la ĉefroloj)
- Ede Szigligeti: Liliomfi - profesoro Szilvai
- József Katona: Bánk bán - Biberach
- Pongrác Kacsóh-Sándor Petőfi: János vitéz - kampogardisto
- Alan Jay Lerner–Frederick Loewe: My Fair Lady - Higgins
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Machita (1944)
- Az aranyember (1962)
- Októberi vasárnap (1979)
- A vörös grófnő (1985)
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Az utolsó kilométer (1960) - patro
- Don Juan és a kővendég (1978) - Mota
- Szindbád nyolcadik utazása (serio, 1989) - malliberulo