László Ungváry
Aspekto
László Ungváry | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Untener László Mihály |
Naskiĝo | 8-an de decembro 1911 en Budapeŝto |
Morto | 21-an de septembro 1982 (70-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 21/2-1-53 ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (1929–1932) ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro ![]() |
László UNGVÁRY [lAslO ungvAri], hungare Ungváry László, Esperante Ladislao Ungváry estis hungara aktoro.
László Ungváry naskiĝis la 8-an de decembro 1911 en Budapeŝto - mortis la 21-an de septembro 1982 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]László Ungváry sukcese finis la aktoran akademion en Budapeŝto en 1933. Poste li aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Budapeŝto), kie li restis ĝismorte. Inter 1950-1960 li instruis en la aktora ĉeflernejo. Li ricevis premion Kossuth en 1953, poste ankaŭ aliajn 3 premiojn.
Liaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- 24 kinejaj filmoj inter 1935-1980, ekzemple Az új földesúr (La nova bienulo), 1935; Ignaz Semmelweis, 1952; Rokonok (Parencoj), 1954; Tegnap (Hieraŭ), 1959; La kaporalo kaj la aliaj, 1965
- 9 televiziaj filmoj inter 19-19, ekzemple Tizennégy vértanú (Dek kvar martiroj), 1970; Egy óra múlva itt vagyok (Mi estos ĉi tie post unu horo), 1971
- diversaj teatraĵoj, ekzemple William Shakespeare: Hamleto - titolrolo, Horatio, Polonius; Somermeznokta sonĝo - Oberon; Rikardo la 3-a - Clarence; Julius Caesar - titolrolo; Edmond Rostand: Cyrano de Bergerac - Christian; József Katona: Bánk bán (Banuso Bánk) - Ottó, Biberach; Imre Madách: Az ember tragédiája (La tragedio de l' homo) - Lucifer