Lőrinc Dunaiszky
Aspekto
Lőrinc Dunaiszky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Dunaiszky Lőrinc |
Naskiĝo | la 15-an de julio 1784 en ![]() |
Morto | la 5-an de februaro 1833 en ![]() |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, Jobb oldali falsírboltok, J-188 ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Familio | |
Infano | László Dunaiszky ![]() |
Okupo | |
Okupo | skulptisto carver (en) ![]() ![]() |
Lőrinc Dunaiszky [dunaiski], slovake Vavrinec Dunajský, laŭ hungarlingve kutima nomordo Dunaiszky Lőrinc estis hungara skulptisto.

Lőrinc Dunaiszky [1] naskiĝis la 15-an de julio 1784 en Libetbánya (Hungara reĝlando, nuntempa Ľubietová en Slovakio), li mortis la 5-an de februaro 1833 (laŭ alia informo la mortojaro estas 1835) en Pest (urbo) (Hungara reĝlando).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lőrinc Dunaiszky studis en Akademio de Belartoj de Vieno inter 1804 kaj 1809. Post siaj studoj li establis metiejon por skulptaĵoj en urbo Pest, kie laboris baldaŭe liaj filoj kaj kelkaj aliaj laboristoj. La metiejo funkciis ĝis 1865 kaj tio konstante havis ekleziajn kaj profanajn mendojn. Li havis edzinon, kiu naskis filojn.
Ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Pest (1830)
Elektitaj ekleziaj skulptaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Ŝtona skulptaĵo pri Tereza el Avilo en fasado de Preĝejo de Tereza el Avila (Terézváros) (1811)
- predikejo de Luterana preĝejo (Belváros) (1811)
- predikejo kaj altaro de luterana preĝejo en Mezőberény (1819)
- statuo pri Sankta Jozefo en fasado de Preĝejo de Sankta Jozefo (Józsefváros) (1822)
- ĉefaltara pentraĵo kun skulptetoj en Kirko Sankta Kruco (Cegléd) (1827-1830)
- marmora statuo pri Sankta Maria en Nagyatád
Elektitaj profanaj skulptaĵoj
[redakti | redakti fonton]- bustoj pri:
- Ecce Homo (ligna skulptaĵo)
- tombomonumento pri Sámuel Tessedik (pastoro, 1742–1820)
- Halárus leány (ornamputo, 1862)
- pluraj ornamaĵoj en Budapeŝto
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio Arkivigite je 2022-09-29 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla en la 2-a punkto)
-
Predikejo en Luterana preĝejo (Belváros)
-
Altara bildo de Kirko Sankta Kruco (Cegléd)