László Dunaiszky
Aspekto
László Dunaiszky | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Dunaiszky László |
Naskiĝo | 15-an de oktobro 1822 en Peŝto |
Morto | 3-an de julio 1904 (81-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, Jobb oldali falsírboltok, J-188 ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Familio | |
Patro | Lőrinc Dunaiszky ![]() |
Okupo | |
Okupo | skulptisto ![]() |
László Dunaiszky [lAskO dunajski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dunaiszky László estis hungara skulptisto. Lia patro Lőrinc Dunaiszky estis same skulptisto.

László Dunaiszky [1] naskiĝis la 15-an de oktobro 1822 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando), li mortis la 3-an de julio 1904 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]László Dunaiszky lernis skulptadon frue hejme, li kreis la unuan skulptaĵon en 1833. Li studis komence en belarta akademio de Munkeno, poste li studvojaĝis al Vieno kaj Romo. En 1863 li hejmenvenis kaj establis atelieron. Li kreis statuojn, tombomonumentojn, ornamaĵojn.
Ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Londono (1871)
- Budapeŝto (1898)
Elektitaj skulptaĵoj
[redakti | redakti fonton]-
Busto pri József Katona
-
Busto pri István Széchenyi