Saltu al enhavo

Bahamoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La Bahamoj)
Bahamoj
angle The Bahamas
insula lando
Situo de Bahamoj
Situo de Bahamoj
Situo de Bahamoj
Blazono
Blazono
FlagoBlazono

Oficiala nomo: The Commonwealth of The Bahamas
Moto: "Forward, Upward, Onward, Together"
("Antaŭen, Supren, Pluen, Kune")
Kromnomo: Komunumo de La Bahamoj
Himno: March On, Bahamaland

LandoBahamoj

Parto deAtlantika oceano

ĈefurboNasaŭo
- mezoNasaŭo
- koordinatoj25° N, 77° U (mapo)25.066666666667-77.333333333333
Plej alta punktoMount Alvernia
- alteco63 m
Plej malalta punktoAtlantiko [+]
- malaltecom [+]

Akvokolektejo13 878 km² (1 387 800 ha) [+]
Areo13 940 km² (1 394 000 ha)
Nombro de insuloj30 loĝataj, 700 koralaj rifinsuloj
Ĉefa insuloGranda Bahamo

Loĝantaro332 634 (2018)
Denseco23,86 loĝ./km²

Estiĝo10-a de julio 1973 sendependeco de Granda Britio
ĉefministroHubert Minnis (Free National Movement (Libera Nacia Movado))
ĝenerala guberniestro
(ekde junio 2019)
Sir Cornelius A. Smith
ŝtatestroReĝo Karlo la 3-a (ekde 2022)

HorzonoMET (UTC-5)
Telefona antaŭkodo+1242
Kodo044 BHS BS
AŭtokodoBS
Interreta domajno.bs

MonunuoBahama dolaro
Lingvoangla

Bahamoj (Bahamoj)
Bahamoj (Bahamoj)
DEC
Situo de Nasaŭo enkadre de Bahamoj

Bahamoj (Tero)
Bahamoj (Tero)

Map
Bahamoj

Vikimedia Komunejo:  The Bahamas [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Bahamoj (angle The Bahamas [bahamaz]), oficiale la Komunumo de Bahamoj, estas lando ene de la Lukaja Insularo kaj ŝtato en la Atlantika Oceano, norde de la insularo Grandaj Antiloj, norde de Kubo, nordokcidente de la insulo Hispaniolo (dividita inter Haitio kaj Domingo) kaj de Turkoj kaj Kajkoj, sudoriente de Usona ŝtato Florido, kaj oriente de la Floridaj Rifoj. La ŝtato konsistas el pli ol 700 insuloj kaj insuletoj, inter kiuj nur 300 estas loĝataj. Ĝi estas 97% de la areo de la Lukaja Insularo, kaj enhavas 88% de la loĝantaro. La Reĝa Defenda Forto de Bahamoj priskribas, ke Bahama teritorio ampleksas 470,000 kvatrataj kilometroj da oceano.

Biogeografie la insularo apartenas al la kariba ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la WWF (Monda Natur-Fonduso).

La ĉefurbo estas Nasaŭo (Nassau) sur la insulo New Providence. Ĝia Indico de homa disvolviĝo kaj MEP faras ĝin unu el la plej disvolviĝintaj landoj en la Okcidentaj Indioj.

La nomo Bahamoj plej probable devenas el aŭ la tainlingva ba ha ma ("granda supra meza lando"), kiu estis termino por la regiono uzata de la indiĝenaj popoloj,[1] aŭ eble el la hispana baja mar ("malprofunda maro" aŭ "malalta tajdo") pro la malprofundaj akvoj de la areo. Alternative, ĝi eble devenas de Guanahani, loka nomo de neklara signifo.

En la angla, la vorto The ("la") estas havenda parto de la mallonga formo de la nomo kaj estas tial majuskla. La Konstitucio de la Komunumo de Bahamoj, la fundamenta leĝo de la lando, majuskligas la "T"n en la angla nomo "The Bahamas".[2] En Esperanto, oni ne aldonas aŭ almenaŭ ne majuskligas la "La".[3]

Antaŭkolonia erao

[redakti | redakti fonton]
Bildigo de la unua surteriĝo de Kolombo, kie tiu asertis posedon de la Nova Mondo por Reĝlando Kastilio, je la 12-a de oktobro 1492.[4]

La unuaj loĝantoj de Bahamoj estis la tainoj, kiuj venis al la neloĝataj sudaj insuloj de Hispaniolo kaj Kubo proksimume 800-1000 K.E. Ili konatiĝis kiel la lukaja popolo.[5] Oni taksas, ke 30 000 lukajoj loĝis en Bahamoj kiam Kristoforo Kolumbo alvenis en 1492.[6]

Alveno de la hispanoj

[redakti | redakti fonton]

La unua loko, al kiu Kristaforo Kolumbo venis en tio, kion eŭropanoj nomis "nova mondo", estas insulo, kiun ŝli nomis San Salvador (kaj kiun la lukajoj nomis Guanahani). Oni ĝenerale konsentas, ke la insulo estas inter Bahamoj, sed oni ankoraŭ debatas, pri kiu insulo specife temas. Iuj esploristoj kredas, ke la loko estas nuntempa Insulo San-Salvadoro (antaŭe Insulo de Watling), kiu situas en la sudorienta parto de Bahamoj, dum alternativa teorio kredas, ke Kolombo surteriĝis sudoriente ĉe Rifinsulo Samana, laŭ kalkulado en 1986 de Joseph Judge, aŭtoro kaj redaktisto de National Geographic, baze de la taglibro de Kolombo. Ĉe la surteriĝejo, Kolumbo unue kontaktis la lukajojn kaj interŝanĝis varojn kun ili, asertante, ke la Reĝlando Kastilio posedu la insulojn, kaj poste esploris la pli grandajn insulojn de la Grandaj Antiloj.[5]

The Traktato de Tordesillas de 1494 teorie dividis la teritorion inter la Reĝlando Kastilio kaj la Reĝlando Portugalio, metante Bahamojn en la hispana areo. Tamen, oni ne multe efektivigis tiun posedon. La hispanoj ja sklavigis multajn lukajojn kaj sendis ilin al Hispaniolo por perforta laboro,[5] kaj spertante malbonegajn kondiĉojn, la plejmulto el la sklavoj mortis pro malsanoj kontraŭ kiuj ili ne havis imunecon. Duono el la tainoj mortis nur pro variolo.[7] Rezulte, la loĝantaro de Bahamoj multe malpliiĝis.[8]

Alveno de la angloj

[redakti | redakti fonton]

La angloj esprimis intereson pri Bahamoj ekde 1629. Tamen, nur en 1648 la unuaj angloj venis al la insuloj. Nomate la Eleuteraj Aventuristoj (de la greka ἐλεύθερος "libera") kaj gvidate de William Sayle, ili migris al Bermudo serĉanta pli multa religia libero. Tiuj anglaj puritanoj establis la unuan konstantan eŭropan enloĝejo sur la insulto, kiun ili nomis 'Eleuthera'. Ili poste loĝigis New Providence, donante al ĝi la nomon Sayle's Island (Insulto de Sayle). Vivo estas pli malfacile ol oni atendis, kaj multaj – inkluzive Sayle – elektis reiri al Bermudo.[5] Por travivi, la restantaj loĝantoj prenis varojn el detruitaj ŝipoj.

En 1670, Reĝo Karlo la 2-a donis la insulojn al la Lords Proprietors (posedantoj kaj regantoj laŭ reĝa leĝo) de la Karolinoj en norda Ameriko. Ili luis la insulojn de la reĝo kun rajtoj por komerco, imposto, elekti regantojn, kaj administri la landon de sia bazejo sur la insulo Nova Providenco.[5][9] Piratoj kaj atakoj de malamikaj fremdaj landoj estis daŭra minaco. En 1684, hispana korsaro Juan de Alcon atakis la ĉefurbon Charles Town (poste renomite Nasaŭo),[10] kaj en 1703, kuna franca-hispana ŝiparo mallongtempe okupis Nasaŭon dum la Milito de hispana sukcedo.[11][12]

La 1700-aj jaroj

[redakti | redakti fonton]
Usonaj mararmeanoj venas al Nova Providenco dum la batalo de Nasaŭo en 1776

Bahamoj fariĝis loko de piratoj, inkluzive Blackbeard (ĉirkaŭ 1680–1718).[13] Por fini la "respublikon de piratoj" kaj restarigi ordeman registaron, Britio nomumis Bahamojn reĝa kolonio en 1718, kiujn ili nomis "La insuloj Bahama", sub la reĝa guberniesto Woodes Rogers.[5] Post malfacila luktado, Rogers sukcesis ĉesigi piratadon.[14] En 1720, Hispanio atakis Nasaŭon dum la Milito de la Kvaropa Alianco.[5][15] En 1729, la asembleo establiĝis, kiu donis gradon de sinregado por anglaj loĝantoj.

Dum la usona milito de sendependeco en la malfruaj 1700-aj jaroj, la insuloj fariĝis celon por la usona mararmeo. Sub la direktado de komodoro Esek Hopkins, la usona maramero okupis Nasaŭon en 1776, kaj foriris kelkajn tagojn poste. En 1782, hispana ŝiparo venis, kaj la urbo kapitulacis sen batalo. Poste, en aprilo 1783, kiam princo Vilhelmo de Britio (fariĝonte reĝo Vilhelmo la 4-a) vizitis Luis de Unzaga en Havano, ili konsentis pri interŝanĝo de kaptitoj kaj ankaŭ traktis la antaŭaĵojn de la Traktato de Parizo de 1783, en kiu oni interŝanĝos la antaŭnelonge konkeritajn Bahamojn kontraŭ Orienta Florido, kiu ankoraŭ devus konkeri la urbon St. Augustine en 1784 laŭ ordono de Luis de Unzaga. Post tio, ankaŭ en 1784, Bahamoj deklariĝos brita kolonio.[16]

Post la sendependiĝo de Usono, la britoj translokigis proksimume 7300 lojalistojn kun iliaj afrikaj sklavoj al la Bahamoj, inkluzive 2000 de Nov-Jorko[17] kaj almenaŭ 1033 eŭropdevenuloj, 2214 afrikdevenuloj, kaj kelkaj indiĝenaj amerikaj krikoj el Orienta Florido. La plejparto el la rifuĝantoj translokigitaj de Nov-Jorko estis fuĝintaj el aliaj kolonioj, inkluzive Okcidenta Florido, kiun Hispanio kaptis dum la milito.[18] La registaro donis terenon al la kultivistoj por helpi kompensi pro iliaj perdaĵoj. La afrik-usonaj sklavoj estis pli multaj ol la eŭrop-usonanoj, kaj etnaj eŭropanoj restis nacimalplimulto en la teritorio.

Sklaveco en la 1800-aj jaroj

[redakti | redakti fonton]
Ŝildo en Ŝtata Parko de Florido Bill Baggs, memorigante centojn da afrikusonaj sklavoj, kiuj eskapis al libereco en la fruaj 1820-aj jaroj en La Bahamojn.

La Leĝo pri Komerco de Sklavoj de 1807 kontraŭleĝigis komerci sklavojn al britaj posedejoj, inkluzive Bahamoj. Britio metis premon al aliaj landoj kiuj komercis sklavojn, ke ili ankaŭ kontraŭleĝigu tion, kaj donu al la reĝa mararmeo la rajton haltigi ŝipojn, kiuj portas sklavojn.[19][20] Miloj da afrikanoj liberigitaj de sklavŝipoj estis loĝigitaj en Bahamoj.

En la 1820-aj jaroj dum la Seminolaj Militoj en Florido, centoj da nordamerikaj sklavoj kaj afrikaj seminoloj eskapis el Kabo Florido al Bahamoj.[21][22] Ili loĝiĝis plejparte en la nordokcidenta Insulo Andros, kie ili disvolvis la vilaĝon Red Bays. Laŭ atestantoj, 300 eskapis kune en 1823, kun helpo de bahamanoj en 27 ŝalupoj, kun aliaj en kanuoj. Memorigas tion granda ŝildo ĉe Ŝtata Parko de Florido Bill Baggs. Iuj el iliaj posteuloj daŭrigas afrikaj seminolajn tradiciojn de korbofarado kaj tombomarkado.[23]

En 1818,[24] la Hejma Ofico en Londono decidis, ke "iu ajn sklavo venigita al Bahamoj de ekster la Britaj Okcidentaj Indioj estu liberigita." Tio rezultis je la libergo de preskaŭ 300 sklavoj posedataj de usonanoj inter 1830 kaj 1835.[25] La usonaj sklavkomercaj ŝipoj Comet kaj Encomium detruiĝis proksime de Insulo Abaco en decembro 1830 kaj februaro 1834. Kiam la mastroj, pasaĝeroj, kaj sklavoj venis en Nasaŭon, doganaj oficisitoj prenis la sklavojn kaj liberigis ilin, malgraŭ la protestoj de la usonanoj. Britio fine pagis kompenson al Usono en tiuj du kazoj, laŭ la Traktato de Asertoj de 1853, kiu traktis kelkajn kompensajn kazojn inter la du landoj.[26][27]

Sklaveco kontraŭleĝiĝis en la brita imperio je la 1-a de aŭgusto 1834.[5] Post tiam, britaj kolonia oficistoj liberigis 78 nordamerikajn sklavojn de la Enterprise, kiu iris al Bermudo en 1835, kaj 38 de la Hermosa, kiu detruiĝis proksime de Insulo Abaco en 1840.[28] La plej rimarkinda kazo estis la Creole en 1841: rezulte de sklava ribelo sur la ŝipo, la estroj decidis iri al Nasaŭo. Ĝi portis 135 sklavojn de la usona ŝtato Virginio kun la plano vendi ilin en Nov-Orleano. La bahama oficisto liberigis la 128 sklavojn, kiuj elektis resti en la insuloj. Estas dirite, ke la kazo de la Creole estas "la plej sukcesa sklava ribelo en usona historio".[29] Ĉi tiuj okazaĵoj pliigis malamikajn sentojn inter Usono kaj Britio.

Fruaj 1900-aj jaroj

[redakti | redakti fonton]
La duko de Windsor (mallonge reĝo Edvardo la 8-a) estis goberniestro de la Bahamoj inter 1940-1945.

La fruaj jardekoj de la 1900-aj jaroj spertis ne kreskantan ekonomion, kaj vastan malriĉecon. Multaj travivis per porviva agrikulturo kaj fiŝkaptado.[5]

En aŭgusto 1940, princo Eduardo, la duko de Windsor fariĝis guberniestro de la Bahamoj. Li alvenis en la kolonion kun sia edzino. Eduardo ne ŝatis la postenon, diris, ke la insuloj estas "triagrada brita kolonio."[30] Li malfermis malgrandan lokan parlamenton je la 29-a de oktobro 1940, kaj eksiĝis je la 16-a de marto 1945.[31][32]

Post la Dua Mondmilito

[redakti | redakti fonton]
La Bahamoj estis reĝa kolonio ĝis sendependiĝo en 1973.

Moderna politika disvolviĝo komencis post la Dua Mondmilito. La unuaj politikaj partioj kreiĝis ne la 1950aj jaroj, dividitaj laŭ etnaj linioj—la Unuiĝinta Bahama Partio (UBP) reprezentis la anglidevenajn bahamanojn,[33] kaj la Pregresema Liberala Partio (PLP) reprezentis la afrikdevenan plimulton.[5]

Nova konstitucio donante al Bahamoj internan aŭtonomion efektiviĝis je la 7-a de januaro 1964, kaj Sir Roland Symonette de la UBP fariĝis la unua ĉefministro. En 1967, Lynden Pindling de la PLP fariĝis la unua nigrula ĉefministro de la bahama kolonio.[34][35] En 1968, Pindling anoncis, ke Bahamoj petos plenan sendependiĝon.[36] Nova konstitucio donis al Bahamoj plian sindirekton en 1968.[37] En 1971, la UBP kaj malfeliĉa parto de la PLP kuniĝis kaj kreis novan partion, la Libera Nacia Movado (FNM), neraseca, centrodekstra partio, kiu celis kontraŭi la kreskantan potencon de la PLP de Pindling.[38]

La brita Ĉambro de Lordoj voĉdonis por doni al Bahamoj sendependecon je la 22-a de junio 1973.[39] Princo Karlo liveris oficialajn dokumentoj al ĉefministro Lynden Pindling, oficiale deklarante, ke Bahamoj estas plene sendependa lando je la 10-a de julio 1973,[40] kaj la lando nun festas tiun daton kiel ĝia Tago de Sendependiĝo. Ĝi aliĝis al la Komunumo de Nacioj je la sama tago.[41]

Post sendependiĝo

[redakti | redakti fonton]

Post sendependiĝo, Bahamoj aliĝis al la Internacia Monunua Fonduso kaj la Monda Banko je la 22-a de aŭgusto 1973,[42] kaj poste al la Unuiĝintaj Nacioj je la 18-a de septembro 1973.[43]

Politike, la unuajn dudek jarojn dominis la PLP de Pindling, kiu venkis en serio de balotoj. Asertoj de koruptado, ligoj kun drogkrimaj organizaĵoj, kaj financa malfarado en la registaro de Bahamoj ne malpliigis la popularecon de Pindling. Dumtempe, la ekonomio spertis kreskegon pro turismo kaj

Politically, the first two decades were dominated by Pindling's PLP, who went on to win a string of electoral victories. Allegations of corruption, links with drug cartels and financial malfeasance within the Bahamian government failed to dent Pindling's popularity. Meanwhile, the economy underwent a dramatic growth period fuelled by the twin pillars of tourism and eksterlanda financo. La ekonomio allogis multajn enmigrantojn, precipe de Haitio.[5]

En 1992, Pindling malvenkis, kaj anstataŭigis ŝlin Hubert Ingraham de la FNM,[34] kiu denove venkis en 1997. Perry Christie de la PLP venkis en 2002,[34] Ingraham revenkis en 2007, Christie denove en 2012, kaj en 2017, Hubert Minnis de la FNM fariĝis la kvara ĉefministro.[5]

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Mapo de Bahamoj

Bahamoj havas pli ol 700 insulojn kaj insuletojn, kaj 2400 rifinsulojn, disigitaj trans distanco de 800 kilometroj, kaj kun entuta tera areo de 10 010 kvadrataj kilometroj.[5] Ili konsistigas la plejparton de la Lukaja Insularo; la resto estas la brita transmara teritorio de Turkoj kaj Kajkoj, Sablejo Mouchoir, Sablejo Silver, kaj Sablejo Navidad.[44] Nur pli malpli dudek el ĉi tiuj insuloj estas konstante loĝataj. La plej proksima insulo al Usono, Suda Bimini, estas nur 83 km oriente de Miamo ĉe la sudorienta marbordo de Florido. La plej suda insulo, Granda Inagua, situas 89 km nordoriente de Punta Azules, ĉe la orienta flanko de Kubo.

La plej granda insulo en Bahamoj estas Andros okcidente. La insulo Nova Providenco, oriente de Andros, estas la loko de la ĉefurbo, Nassaŭo, kaj nombras du trionojn de la tuta loĝantaro. La aliaj ĉefaj insuloj estas Granda Bahamo norde kaj Inagua sude.

La insuloj ĉiuj estas malaltaj kaj plataj, kun krestoj kutime altaj je ne pli ol 15-20 metroj. La plej alta loko en la lando estas Monto Alvernia (antaŭe Monteto Como) sur Cat Island (Insulo Kato) je 64 metroj.[45]

La lando enhavas tri terajn ekologiajn regionojn: bahamaj sekaj arbaroj, bahamaj pinaroj, kaj bahamaj mangrovoj.[46]

Mapo de Bahamoj laŭ klimata klasifiko de Köppen

Laŭ la klimata klasifiko de Köppen, la klimato de Bahamoj estas plejparte tropika savanoklimato, kun varmega pluva sezono kaj varmeta seka sezono. La malalta latitudo, varmeta tropika Golfa Marfluo, kaj malalta alteco donas al la lando varmetan kaj senvintran klimaton.[47]

Kiel en aliaj tropikaj klimatoj, laŭsezona pluvokvanto sekvas la sunon, kaj somero estas la plej pluva sezono. En la plejparto de la bahamaj insuloj, la diferenco inter la plej varma kaj plej malvarmaj monatoj estas nur 7 °C. Unu fojon en kelkaj jardekoj temperaturoj falas sub 10 °C dum kelka horoj. Tamen, neniam en sciata historio ekzistis froston en Bahamoj.[48] Bahamoj estas ofte sunbrilaj kaj sekaj dum longa tempo. La lando averaĝe havas pli ol 3,000 horoj aŭ 340 tagoj de sunbrilo ĉiujare. Multe el la natura vegetaĵaro estas tropika vepro, kaj la plejzaĝo ofte havas kaktojn kaj sukulentajn plantojn.[49]

Detruitaj domoj en Bahamoj post Uragano Dorian en septembro 2019

Tropikaj ŝtormoj kaj uraganoj foje trafas Bahamojn. En 1992, Uragano Andrew pasis la nordajn partojn de la insularo, kaj Uragano Floyd pasis proksime al la orientaj partoj de la insuloj en 1999. Uragano Dorian de 2019 pasis super la insularo je detrua forto de kategorio 5, la plej forta tropika ciklono oficiale en la insuloj Grand Bahama kaj Abaco.[50]

Averaĝaj maraj temperaturoj en Nassaŭo, Bahamoj
Jan Feb Mar Apr Maj Jun Jul Aŭg Sep Okt Nov Dec
23 °C 24 °C 24 °C 26 °C 27 °C 28 °C 28 °C 28 °C 28 °C 27 °C 26 °C 24 °C
Insulo Blue Lagoon (Blua Laguno)

La Platformo Bahamoj, kiu inkluzivas Bahamojn, sudan Floridon, nordan Kubon, Turkojn kaj Kajkojn, kaj Altebenaĵon Blake, kreiĝis proksimume antaŭ 150 miliono da jaroj, ne longe post la kreiĝo de la norda Atlantiko. La kalkoŝtonoj, dikaj je 6,4 km, kiuj estas ĉie en Bahamoj, kreiĝis en la Kretaceo. Ĉi tiuj kalkoŝtonoj estis metitaj en malprofundaj maroj, kiujn oni supozas streĉita kaj maldikiĝinta parto de la nordamerika plato. Sedimentoj kreiĝis je la sama rapideco kiel la plato malsupre malsupreniris pro la plia pezo. Tiel, la tuta areo estis granda mara ebenaĵo kun kelkaj insuloj. Post tio, proksimume antaŭ 80 miliono da jaroj, la golfa marfluo inundis la areon, kaj tial la Altebenaĵo Blake subakviĝis, Bahamoj apartiĝis disde Kubo kaj Florido, sudorientaj Bahamoj apartiĝis al aparataj sablejoj, kaj la kreiĝo de sablejo Cay Sal kaj sablejoj Granda kaj Malgranda Bahamoj. Sedimento de la "karbonata fabrikejo" de ĉiu sablejo, aŭ atolo, daŭras hodiaŭ je rapideco de proksimume 20 mm ĉiun jarmilon. Koralaj rifoj estas la "retenaj muroj" de ĉi tiuj atoloj.[51]

Kiam la mara nivelo malsupreniris, tio kaŭzis la formiĝon de dunoj el oolitoj blovitaj de la vento. Koincidantaj dunoj formas oolitajn krestojn, kiuj rapide ŝtoniĝas pro pluvakvo. La Plejparto de insuloj havas kreskojn, kiuj varias inter 30 ĝis 45 metroj, kvankam Cat Island (Insulo Kato) havas kreston je alteco de 20 metroj. La tero inter krestoj faciligas la formiĝadon de lagoj kaj marĉoj.[51]:41–59,61–64

Registaro kaj politiko

[redakti | redakti fonton]
Parlamento de Bahamoj

Bahamoj estas parlamenta konstitucia monarkio, kun la reĝo de Bahamoj (ekde 2022 Karlo la 3-a) kiel ŝtatestro, loke reprezentata de ĝenerala guberniestro.[52] Politikaj kaj juraj tradicioj proksime sekvas tiujn de Britio kaj la Westminster-sistemo.[6] Bahamoj estas membro de la Komunumo de Nacioj kaj kunhavas sian ŝtatestron kun alia reĝlandoj de la komunumo.[53][54]

La ĉefministro estas la registarestro kaj estas la estro de la partio kun la plej multaj membroj en la Domo de Asembleo.[6][52] La ĉefministro elektas la ministraron kun plenuma povo el siaj subtenanoj en la Domo de Asembleo. La aktuala ĝenerala guberniestro estas Cornelius A. Smith, kaj la aktuala ĉefministro estas Hubert Minnis.[52]

Dudoma parlamento havas leĝodonan povon. La Domo de Asembleo (la malalta domo) havas 38 membrojn el unu-membraj distriktoj, kaj la Senato havas 16 membrojn, kiujn la ĝenerala guberniestro elektas, inkluzive 9 laŭ la konsilo de la ĉefministro, 4 laŭ la konsilo de la estro de la lojalaj opozicio, kaj 3 laŭ la konsilo de la ĉefministro post kontrolo kun la estro de la opozicio. Kiel en la Westminster-sistemo, la ĉefministro povas ĉesigi la parlamenton kaj komenci ĝeneralan balotadon kiam ajn dum kvin jaroj.[55]

Konstituciaj sekurigoj inkluzivas liberecon de parolado, gazetaro, religio, movado, kaj asociiĝo. La juĝaro de Bahamoj estas sendependa de la plenuma kaj leĝfara partoj de la registaro. Juro baziĝas je angla juro.[52]

La Guberniestro ĝenerala (Governor General) estas la reprezentanto en la Bahamoj de la krono de la Unuiĝinta Reĝlando, la ŝtatestro de la Bahamoj.

Politika kulturo

[redakti | redakti fonton]
Bahama ĉefministro Hubert Minnis kun usona prezidanto Donald Trump la 22-an de marto 2019

Bahamoj havas dupartian sistemon, kiun dominas la centra-maldekstra Progresema Liberala Partio kaj la centra-dekstra Libera Nacia Movado. Kelkaj aliaj politikaj partioj ne sukcesis elektiĝi al la parlamento, inkluzive la Bahama Demokrata Movado, la Koalicio por Demokrata Reformo, la Bahama Naciista Partio, kaj la Demokrata Nacia Alianco.[56]

Fremdaj rilatoj

[redakti | redakti fonton]

Bahamoj havas fortajn rilatojn kun Usono kaj Britio, kaj asocias proksime kun aliaj landoj de la karibia komunumo (CARICOM).[57] Bahamoj apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de landoj el Afriko, Karibio, kaj la Pacifiko.

La ŝipo HMBS Nassau P-61

La bahama mararmeo estas la Royal Bahamas Defence Force (RBDF),[56] Reĝa Defenda Forto de Bahamoj, kiu inkluzivas teran grupon nomatan Komanda Eskadro, kaj aerarmean fakon. Laŭ la Leĝo de Defendo, la RBDF estas devigita, en la nomo de la reĝino, defendi Bahamojn, protekti ĝian teritorion, kontroli ĝiajn akvojn, doni helpon en tempoj de katastrofo, daŭrigi ordon kune kun policagentejoj, kaj fari tion, kion la Nacia Sekureca Konsilio determinas.[58] La RBDF ankaŭ estas membro de la regiona sekureca laborgrupo de la karibia komunumo (CARICOM).[56]

La RBDF ekekzistis la 31-an de marto 1980. Ĝiaj devoj inkluzivas defendi Bahamojn, eviti komercon de drogoj, kontraŭleĝan enmigradon kaj ŝtelĉasadon, kaj doni helpon al maristoj. La RBDF havas ŝiparon de 26 marbordaj kaj kontrolveturiloj, 3 aviadilojn, kaj pli ol 1100 homojn, inkluzive 65 oficistojn kaj 74 virinojn.[59]

Distriktoj

[redakti | redakti fonton]

La distriktoj de Bahamoj estas sistemo de loka registaro ĉie krom Nova Providenco (kiu tenas 70% de la landa loĝantaro), kies aferojn la centra registaro traktas rekte. En 1996, la bahama parlamento aprobis la "Leĝon pri Lika Registaro" por faciligi la establon de familiaj insulaj administrantoj, lokaj registaraj distriktoj, lokaj distriktaj konsilantoj, kaj lokaj urbetaj komitatoj por la variaj insulaj komunumoj. La ĝenerala celo de la leĝo estas permesi al la elektitaj estroj regi kaj superrigardi la aferojn de siaj distriktoj sen enmiksiĝo de la centra registaro. Entute ekzistas 32 distriktoj, kun balotoj ĉiun kvinan jaron. Ekzistas 100 konsilantoj kaj 281 urbetaj komitatanoj elektitaj por reprezenti la variajn distriktojn.[60]

Ĉiuj konsilanto aŭ urbeta komitatano respondecas pri la ĝusta uzo de publikaj monoj por la daŭrigo kaj disvolvigo de la loĝantoj.

Distriktoj de Bahamoj

Krom Nova Providenco, la distriktoj estas:[61]

  1. Acklins
  2. Berry Islands (Insuloj Bero)
  3. Bimini
  4. Black Point, Exuma (Nigra Punkto, Exuma)
  5. Cat Island (Insulo Kato)
  6. Central Abaco (Centra Abaco)
  7. Central Andros (Centra Andros)
  8. Central Eleuthera (Centra Eleuthera)
  9. urbo Freeport, Granda Bahamo
  10. Crooked Island (Malrekta Insulo)
  11. East Grand Bahama (Orienta Granda Bahamo)
  12. Exuma
  13. Grand Cay, Abaco (Granda Rifinsulo, Aboco)
  14. Harbour Island, Eleuthera (Havena Insulo, Eleuthera)
  15. Hope Town, Abaco (Urbeto Espero, Abaco)
  16. Inagua
  17. Long Island (Longa Insulo)
  18. Mangrove Cay, Andros (Rifinsulo Mongrovo, Andros)
  19. Mayaguana
  20. Moore's Island, Abaco (Insulo de Moore, Abaco)
  21. North Abaco (Norda Aboco)
  22. North Andros (Norda Andros)
  23. North Eleuthera (Norda Eleuthera)
  24. Ragged Island (Ĉifona Insulo)
  25. Rum Cay (Rifinsulo Rumo)
  26. San Salvador (San-Salvadoro)
  27. South Abaco (Suda Abaco)
  28. South Andros (Suda Andros)
  29. South Eleuthera (Suda Eleuthera)
  30. Spanish Wells, Eleuthera (Hispanaj Putoj, Eleutera)
  31. West Grand Bahama (Okcidenta Granda Bahamo)
Flago de Bahamoj

Landa flago

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Flago de Bahamoj.

La ŝtata flago de Bahamoj havas nigran triangulon direktitan dekstren, kaj tri egalajn horizontalaj striojn de marbluo, oro, kaj marbluo. La flago estis adoptita la 10-an de julio 1973, la tago de sendependiĝo de la lando.

Blazono de Bahamoj

La blazono de Bahamoj enhavas ŝildon kun la naciaj simboloj. La naciaj bestoj de Bahamoj, flamengo kaj fiŝo (anlge: marlin), subtenas la du flankojn de la ŝildo. La flamengo staras sur tero, kaj la fiŝo sur maro, kio indikas la geografion de la insuloj.

Super la ŝildo estas konko, kiu reprezentas la diversan maran vivaĵaron de la insularo. Sub la konko estas kasko. Sub tio estas la ŝildo, kiu montras ŝipon velantan sub la suno, kiu reprezentas la Santa María de Kristoforo Kolumbo. Funde sub la ŝildo aperas rubando kun la landa devizo:[62] "Forward, Upward, Onward Together." (Antaŭen, Supren, Pluen Kune.)

Tecoma stans

Ŝtata floro

[redakti | redakti fonton]

La ŝtata floro de Bahamoj estas Tecoma stans, kiu floras dum la tuta jaro en la insuloj.[63]

Laŭ pokapa malneta enlanda produkto, Bahamoj estas unu el la plej riĉaj landoj de la Amerikoj.[64] Ĝia valuto estas fiksita, ke unu bahama dolaro egalas unu usonan dolaron.[65]

Turismo

Bahamoj dependas je turismo por generi la plejparton de sia ekonomia agado. La turisma industrio estas proksimume 50% de la bahama malneta enlanda produkto, kaj donas laboron al proksimume duono de la laborantoj de la lando.[65][66] Bahamoj allogis 5.8 miliono da vizitantoj en 2012, pli ol 70% de kiuj sur krozoŝipoj.[67]

Financiaj servoj

Post turismo, la sekva plej grava ekonomia agado estas bankoj kaj eksterlandaj insternaciaj financaj servoj, pli malpli 15% de la malneta enlanda produkto.[65] En la Panamaj Dokumentoj, malkaŝiĝis, ke Bahamoj estas la loko kun la plej multaj eksterlandaj firmaoj en la mondo.[68]

Impostoj estas tre malaltaj. La registaro enspezas per importa imposto, aldonvalora imposto, licencaj kotizoj, kaj stampimposto, sed ne ekzistas enspezimposto, firmaoimposto, kapitalimposto, aŭ posedimposto. Salajraj impostoj financas asekuron je 3.9% pagata de la dungito kaj 5.9% pagata de la dunginto.[69] En 2010, impostaj enspezoj estas 17.2% de malneta enlanda produkto.[70]

Agrikulturo kaj fabrikado

[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj fabrikado estas la tria plej grada parto de la bahama ekonomio, kun 5–7% de la tuta malneta enlanda produkto.[65] Oni taksas, ke 80% de la bahamaj manĝaĵoj estas importataj. Gravaj kultivaĵoj inkluzivas cepojn, gombojn, tomatojn, oranĝojn, pomelojn, kukumojn, sukerkanojn, citronojn, kaj batatojn.[71]

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Loĝantaro de Bahamoj laŭ dato, en miloj da homoj, laŭ la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo de la Unuiĝintaj Nacioj

Laŭ Unuiĝintaj Nacioj, la loĝantaro nombras je 406 000 loĝantoj en 2019 kaj stabiliĝus ĉirkaŭ 500 000 loĝantojn ĉirkaŭ 2050[72][73]. En 2010, el la loĝantoj, 25.9% havas malpli ol 14 jaroj, 67.2% 15-64 jarojn, kaj 6.9% pli ol 65 jaroj, ĝi kreskas je 0.925% ĉiujare.[74] Naskiĝoj kaj mortoj ĉiujare estas 1.781% kaj 0.935% de la loĝantaro. Ĉiujare 0.213% de la loĝantaro elmigras. Naskoj spertas 23.21 mortojn el 1000 vivantaj beboj. Loĝantoj havas atendatan vivlongon je naskiĝo de 69.87 jaroj: 73.49 jaroj por virinoj, 66.32 jaroj por viroj. Averaĝe ĉiu virino naskas 2.0 infanojn (2010).[70]

La plej loĝataj insuloj estas Nova Providenco, kie situas Nasaŭo, la ĉefurbo kaj plej granda urbo,[75] kaj Granda Bahamo, hejmo de la dua plej granda urbo, Freeport.[76] Nassau havis 256 000 loĝantojn en 2012, kaj Freeport 46 000 loĝantojn.

Rasaj kaj etnaj grupoj

[redakti | redakti fonton]

Laŭ la censo de 2010, 90.6% de la loĝantaro identigas sin nigruloj, 4.7% blankuloj, kaj 2.1% miksrasuloj (afrika kaj eŭropa).[77] Antaŭ tri jarcentoj, en 1722 kiam la unua oficiala censo okazis, 75% de la loĝantaro estis eŭropa kaj 26% afrika.[77]

La Haitia komunumo de 80 000 homoj en Bahamoj estas ĝenerale afrikdevena. Pro tre multa enmigrado de haitianoj al Bahamoj, la bahama registaro komencis ellandigi kontraŭleĝajn haitiajn enmigrantojn al Haitio je la fino de 2014.[78]

La blankaj loĝantoj estas plejparte la posteuloj de anglaj puritanoj kaj usonaj lojalistoj, kiuj eskapis la usonan revolucion, alveninite en 1649 kaj 1783 respektive.[79] Multaj sudaj lojalistoj iris al la insuloj Abaco, kie duono el la loĝantaro estis eŭropdevenaj en 1985.[80] Iufoje bahamanoj priskribas anglodevenajn personojn per la termino "Conchy Joe" (Kanĉi Ĝo).[81]

Malgranda parto de la eŭropa bahama loĝantaro estas grekaj bahamanoj, kiuj devenas de grekaj laborantoj, kiuj venis por helpi disvolvi la industrion dum la 1900-aj jaroj.[82] Ili estas malpli ol 2% de la loĝantaro sed ankoraŭ tenas sian apartan grekbahaman kulturon.[83][84]

La oficiala lingvo de Bahamoj estas la angla. Multaj personoj parolas kreolan lingvon de la angla nomatan "la bahama dialekto" (aŭ nur "dialekto"), ău "la bahama".[85] Laurente Gibbs, bahama aŭtoro kaj aktoro, estis la unua persono uzi la nomon "la bahama" en poemo kaj ekde tiam kuraĝigis ĝian uzon.[86][87] Haitianoj kaj iliaj posteuloj, kiuj estas 25% de la tuta loĝantaro, parolas la haitian kreolan, kiu estas kreola lingvo de la franca. Oni nomas ĝin "la kreola"[70] por distingi ĝin de la bahama angla.[88]

Laŭ la Pew Research Center, en 2010, 96% da homoj en Bahamoj estas kristanoj. Protestantoj reprezentas 80% de la loĝantaro kaj katolikoj 14.5%[89].

Festo "Junkanoo" (Ĝankanu') en Nasaŭo

Bahama kulturo estas miksaĵo de kulturo afrika (la plej granda etno), brita (la eksa kolonia potenco), kaj usona (la plej grava proksima lando kaj fonto de la plej multaj turistoj).[5]

Iuj bahamanoj faras afrikdevenan tipon de folklora magio nomatan "obeah", precipe ekster Nova Providenco (la tiel nomataj "familiaj insuloj" aŭ "eksteraj insuloj").[90] Obeah estas kontraŭleĝa en Bahamoj kaj leĝe punebla.[91]

En la malpli disvolvitaj familiaj insuloj (aŭ eksteraj insuloj), folkloraj artoj inkluzivas korbofaradon el palmfrondoj. Tiu ĉi materialo, komune nomata "straw" (pajlo), fariĝas ĉapeloj kaj bolsoj, kiuj estas popularaj por turistoj. Ĝi ankaŭ uziĝas por tiel nomataj "voduopupoj", eĉ se tiaj pupoj rezultas de fremdaj influoj kaj ne historiaj ligoj al la insuloj.[92]

Junkanoo (Ĝankanu') estas tradicia afrika-bahama stratparado de muziko, danco, kaj arto, kiu okazas en Nasaŭo (kaj iuj aliaj urbetoj) ĉiun skatolan tagon kaj novjaron. Jankanoo estas uzata ankaŭ por festi aliajn festojn kaj okazaĵojn kiel Liberiĝan Tagon.[93]

Regattoj (boatkonkursoj) estas gravaj sociaj okazaĵoj en multaj urbetaj de la familiaj insuloj. Ili kutime inkluzivas unu aŭ pli da tagoj de velado per malnovstilaj laborboatoj, kaj surtera festado.[94]

Bahama kuirarto inkluzivas multajn manĝaĵojn, kiu spegulas karibian, afrikan, kaj eŭropan influojn. Iuj urbetoj havas festojn asociitajn kun la tradicia loka kultivaĵo aŭ manĝaĵo, ekzemple la "Ananasa Festo" de Urbeto Gregory, Eleuthera aŭ la "Kraba Festo" sur Andros. Aliaj tradicioj inkluzivas rakontadon.

Bahamanoj estas kreintaj riĉan literaturon de poezio, mallongaj historioj, kaj teatraĵoj. Komuna temoj en tiuj verkaĵoj estas (1) konscio de ŝanĝo, (2) strebado por altniveleco, (3) serĉo por identeco, (4) sopiro por la malnovaj manieroj, kaj (5) aprezo de beleco. Iuj gravaj aŭtoroj estas Susan Wallace, Percival Miller, Robert Johnson, Raymond Brown, O.M. Smith, William Johnson, Eddie Minnis, and Winston Saunders.[95][96]

Bahama kulturo estas riĉa je kredoj, tradicioj, folkloro, kaj legendo. La plej konata folkloro kaj legendo en Bahamoj inkluzivas la estaĵoj nomataj "lusca" (luska) kaj "chickcharney" (ĉikĉarni) en Andros, Bela Molly en Exuma, kaj la Perdita Urbo de Atlantido en Bimini.

Festotagoj
Dato Nomo en Esperato Loka nomo (angle)
1a de januaro Novjaro New Year's Day
Unua vendredo en junio Tago de la Laboro Labour Day
10a de julio Sendependeca Tago Independence Day
Unua lundo en aŭgusto Tago de liberiĝo aŭ Kadument Emancipation or Kadooment Day
12a de oktobro Tago de malkovro de Ameriko Discovery Day
25a de decembro Kristnasko Christmas Day
26a de decembro Skatola Tago Boxing Day

Eduko en Bahamoj estas deviga inter la aĝoj de 5 kaj 18.[97] En 2003, la lerneja ĉeesta procento estis 92%, kaj la legopova procento estis 95.5%.[97] La registaro direktas 158 el la 210 baznivelaj kaj duagradaj lernejoj en Bahamoj.[97] La aliaj 55 lernejoj estas privataj. 50 332 studentoj ĉeestas registarajn lernejojn, kaj pli ol 16 000 ĉeestas privatajn lernejojn.[97]

La Universitato de la Bahamoj (UB), establita en Nasaŭo en 1974,[97] estas la landa sistemo de alta/triagrada eduko, kun bakalaŭraj, majstraj, kaj asociaj diplomoj ĉe tri universitataj parkoj kaj instruaj kaj esploraj centroj tra la insuloj. Ĝi ricevis novan ĉarton je la 10-a de novembro 2016.[98]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Peter Barratt. (2004) Bahama Saga: The epic story of The Bahama Islands, p. 47.
  2. Registaro de la Bahamoj "Constitution of The Commonwealth of The Bahamas", Registaro de Bahamoj , Nasaŭo, la 9-an de julio 1973.
  3. "Bahamoj", Plena Ilustrita Vortaro (PIV) 2020
  4. Markham, Clements R.. (1893) The Journal of Christopher Columbus (during His First Voyage, 1492–93). London: The Hakluyt Society, p. [htt://archive.org/details/journalofchristo00colu_0/e/35 35].
  5. 5,00 5,01 5,02 5,03 5,04 5,05 5,06 5,07 5,08 5,09 5,10 5,11 5,12 5,13 Encyclopedia Britannica – The Bahamas. Alirita 22 julio 2019 .
  6. 6,0 6,1 6,2 Keegan, William F.. (1992) The people who discovered Columbus: the prehistory of the Bahamas, Jay I. Kislak Reference Collection (Library of Congress), Gainesville: University Press of Florida, p. 25, 54–8, 86, 170–3. ISBN 0-8130-1137-X. OCLC 25317702.
  7. "Schools Grapple With Columbus's Legacy: Intrepid Explorer or Ruthless Conqueror?"
  8. (1990) “Looking for Columbus”, Five Hundred Magazine 2 (1), p. 11–15.  Arkivigite je 2008-09-19 per la retarkivo Wayback Machine
  9. Diocesan History. Anglican Communications Department (2009). Arkivita el la originalo je 5 majo 2009. Alirita 7 majo 2009 .
  10. Mancke/Shammas p. 255
  11. Marley (2005), p. 7.
  12. Marley (1998), p. 226.
  13. Headlam, Cecil. (1930) America and West Indies: July 1716 | British History Online, 29‑a eldono (angle), London: His Majesty's Stationery Office, p. 139–159.
  14. Woodard, Colin. (2010) The Republic of Pirates. Harcourt, Inc, p. 166–168, 262–314. ISBN 978-0-15-603462-3.
  15. Dwight C. Hart (2004) The Bahamian parliament, 1729–2004: Commemorating the 275th anniversary Jones Publications, p4
  16. Frank Cazorla, Rose Baena, David Polo kaj Marion Reder Gadow (2019): The Governor Louis de Unzaga (1717-1793) Pioneer in the birth of the United States and liberalism (angle: La Guberniestro Louis de Unzaga (1717-1793) Pioniro en la naskiĝo de Usono kaj liberalismo), Foundation Malaga, paĝoj 21, 154-155, 163-165, 172, 188-191
  17. Wertenbaker, Thomas Jefferson. (1948) Father Knickerbocker Rebels: New York City during the Revolution. New York: Charles Scribner's Sons.
  18. (oktobro 1961) “The Loyalist Migration from East Florida to the Bahama Islands”, The Florida Historical Quarterly 40 (2), p. 123–141. 
  19. Falola, Toyin. (2007) Encyclopedia of the Middle Passage. Greenwood Press, p. xxi, xxxiii–xxxiv. ISBN 9780313334801.
  20. Lovejoy, Paul E.. (2000) Transformations in Slavery: A History of Slavery in Africa, 2‑a eldono, Nov-Jorko: Cambridge University Press, p. [htt://archive.org/details/transformationsi0000love/e/290 290]. ISBN 0521780128.
  21. "Bill Baggs Cape Florida State Park", Network to Freedom, National Park Service, 2010, alirita 10 aprilo 2013
  22. Vignoles, Charles Blacker (1823) Observations on the Floridas, New York: E. Bliss & E. White, pp. 135–136
  23. (2006) “The "Wild Indians" of Andros Island: Black Seminole Legacy in The Bahamas”, Journal of Black Studies 37 (2), p. 275. doi:10.1177/0021934705280085. 144613112. 
  24. Appendix: "Brigs Encomium and Enterprise", Register of Debates in Congress, Gales & Seaton, 1837, pp. 251–253.
  25. Horne, p. 103
  26. Horne, p. 137
  27. Register of Debates in Congress, Gales & Seaton, 1837, La sekcio, "Brigs Encomium and Enterprise", havas kolekton de longeca korespondado inter Usono (inkluzive de M. Van Buren), Vail, la usona aferŝarĝito en Londono, kaj britaj agentoj, inkluzive de Lord Palmerston, senditaj al la Senato la 13-an de februaro 1837, de prezidanto Andrew Jackson, kiel parto de la daŭra procezo de serĉado de kompenso.
  28. Horne, paĝoj 107–108
  29. Williams, Michael Paul, "Brig Creole slaves", 11 februaro 2002.
  30. Bloch, Michael (1982).
  31. Colin Matthew (septembro 2004; reta eldono januaro 2008) "Edward VIII, later Prince Edward, Duke of Windsor (1894–1972)", Oxford Dictionary of National Biography, Oxford University Press, COI:10.1093/ref:odnb/31061, alirita 1 majo 2010 (Subscription required)
  32. Colin Matthew (septembro 2004; surreta eldono januaro 2008) "Edward VIII, later Prince Edward, Duke of Windsor (1894–1972)", Oxford Dictionary of National Biography, Oxford University Press, COI:10.1093/ref:odnb/31061, alirita 1 majo 2010 (abono necesa)
  33. Bad News for the Boys. Time Magazine (20 januaro 1967). Arkivita el la originalo je 4 februaro 2013. Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine
  34. 34,0 34,1 34,2 Nohlen, D. (2005), Elections in the Americas: A data handbook, Volume I (ISBN 978-0-19-928357-6)
  35. "Bahamian Proposes Independence Move", The Washington Post, 19 aŭgusto 1966, paĝo A20.
  36. Bigart, Homer, "Bahamas Will Ask Britain For More Independence", The New York Times, 7 januaro 1968, paĝo 1.
  37. Armstrong, Stephen V., "Britain and Bahamas Agree on Constitution", The Washington Post, 28 septembro 1968, paĝo A13.
  38. Hughes, C (1981) Race and Politics in the Bahamas (ISBN 978-0-312-66136-6)
  39. "British grant independence to Bahamas", The Baltimore Afro-American, 23 junio 1973, paĝo 22.
  40. "Bahamas gets deed", Chicago Defender, 11 julio 1973, paĝo 3.
  41. Ciferri, Alberto. (2019) An Overview of Historical and Socio-Economic Evolution in the Americas. Newcastle-upon-Tyne: Cambridge Scholars Publisher, p. 313. ISBN 978-1-5275-3821-4. OCLC 1113890667.
  42. "Bahamas Joins IMF, World Bank", The Washington Post, 23 aŭgusto 1973, paĝo C2.
  43. Alden, Robert, "2 Germanys Join U.N. as Assembly Opens 28th Year", The New York Times, 19 septembro 1973, paĝo 1.
  44. Carew, James. (1997) Geology of Bahamas, in Geology and Hydrology of Carbonate Islands, Developments in Sedimentology 54. Amsterdam: Elsevier Science B.V., p. [htt://archive.org/details/geologyhydrogeol00vach_559/e/n109 91]–139. ISBN 9780444516442.
  45. CIA World Factbook – The Bahamas. Alirita 21-a de julio 2019 .
  46. (2017) “An Ecoregion-Based Approach to Protecting Half the Terrestrial Realm”, BioScience 67 (6), p. 534–545. doi:10.1093/biosci/bix014. 
  47. (1957) “The Van Voast-American Museum of Natural History Bahama Islands Expedition: record of the expedition and general features of the islands. American Museum novitates; no. 1836” (en-US). 
  48. 40th Anniversary of Snow in South Florida. Alirita 13-a de decembro 2018 .
  49. Bahamas (4 decembro 2015). Alirita 4 decembro 2015 .
  50. Hurricane Dorian Advisory Number 33. NHC (2019).
  51. 51,0 51,1 Sealey, Neil. (2006) Bahamian Landscapes; An Introduction to the Geology and Physical Geography of The Bahamas. Oxford: Macmillan Education, p. 1–24. ISBN 9781405064064.
  52. 52,0 52,1 52,2 52,3 CIA World Factbook – The Bahamas. Alirita 21 julio 2019 .
  53. . Bahamas, The (angle) (2013-08-15). Alirita 2021-01-25 .
  54. (27 septembro 2012) “A more modern crown: changing the rules of succession in the Commonwealth Realms”, Commonwealth Law Bulletin 38 (3), p. 423–466. doi:10.1080/03050718.2012.694997. 144518578. 
  55. Bahamas 1973 (rev. 2002). Arkivita el la originalo je 17 marto 2015. Alirita 17 marto 2015 . Arkivigite je 2015-03-17 per Archive.today
  56. 56,0 56,1 56,2 Political Parties in the Bahamas. Arkivita el la originalo je 2021-04-27. Alirita 4 februaro 2021 .
  57. Member States and Associate Members. Arkivita el la originalo je 2021-02-08. Alirita 4 februaro 2021 .
  58. Leĝo de Defendo, Defence Act, paĝoj 211-214, dato 1980
  59. Our Mandat. Arkivita el la originalo je 2021-02-17. Alirita la 4-an de februaro 2021 .
  60. Family Island District Councillors & Town Committee Members.
  61. Bahama Island Information. Arkivita el la originalo je 2021-04-27. Alirita 4 februaro 2021 .
  62. ASJ-Bahamas National Coat of Arms.
  63. The Yellow Elder - National Flower of The Bahamas - Government - Details. Alirita 2020-10-30 .
  64. GDP (current US$) | Data | Table.
  65. 65,0 65,1 65,2 65,3 Country Comparison :: GDP – per capita (PPP) Arkivigite je 2015-04-23 per la retarkivo Wayback Machine.
  66. "The Bahamas – Economy", Encyclopedia of the Nations, Alirita la 21an de marto 2010.
  67. Spencer, Andrew. (14 julio 2018) Travel and Tourism in the Caribbean: Challenges and Opportunities for Small Island Developing States (angle). Springer. ISBN 978-3-319-69581-5.
  68. Panama Papers.
  69. Contributions Table. The National Insurance Board of The Commonwealth of The Bahamas (11 majo 2010). Alirita 22 decembro 2011 .
  70. 70,0 70,1 70,2 Bahamas, The. CIA World Factbook.
  71. Group, Taylor & Francis. (2004) Europa World Year (angle). Taylor & Francis. ISBN 978-1-85743-254-1.
  72. (anglalingve) Bahama loĝantaro Arkivigite je 2021-04-11 per la retarkivo Wayback Machine (arkivo) ĉe population.city (konsultita la 14-an de septembro 2019)
  73. (anglalingve) Bahama loĝantaro (arkivo ĉe worldpopulationreview.com (konsultita la 5-an de septembro 2019)
  74. Country Comparison "Total fertility rate" Arkivigite je 2009-10-28 per la retarkivo Wayback Machine, CIA World Factbook.
  75. NEW PROVIDENCE. Government of the Bahamas. Alirita 15 majo 2015 .
  76. GRAND BAHAMA. Government of the Bahamas. Alirita 15 majo 2015 .
  77. 77,0 77,1 La Komunumo de la Bahamoj (aŭgusto 2012). Censo de Loĝantaro kaj Loĝado en 2010, p. 10 kaj 82. ““En 1722 kiam la unua oficiala censo de la Bahamoj estis farita, 74% de la populacio estis eŭropaj aŭ indiĝenaj britoj kaj 26% estis afrikaj aŭ miksitaj. Preskaŭ tri jarcentojn poste, kaj laŭ la 99% da respondoj akiritaj de la rasdemando en la Censa demandaro de 2010, 90.6% de la populacio identigis sin kiel afro-bahamaj, proksimume kvin procentoj (4.7%) eŭro-bahamaj kaj du procentoj (2%) de miksraso (afrika kaj eŭropa) kaj (1%) aliaj rasoj kaj (1%) ne deklaritaj.””.
  78. Nick Davis (la 20-an de septembro 2009), "Bahamas outlook clouds for Haitians", BBC.
  79. "The Names of Loyalist Settlers and Grants of Land Which They Received from the British Government: 1778–1783".
  80. Christmas, Rachel J. and Christmas, Walter (1984) Fielding's Bermuda and the Bahamas 1985.
  81. (2010) Schreier, Daniel: The Lesser-Known Varieties of English: An Introduction. Cambridge University Press. ISBN 9781139487412.
  82. Johnson, Howard (1986), "'Safeguarding our traders': The beginnings of immigration restrictions in the Bahamas, 1925–33", Immigrants and Minorities, 5 (1): 5–27,
  83. Johnson 1986
  84. Crain, Edward E. (1994), Historic architecture in the Caribbean Islands, University Press of Florida
  85. Hackert, Stephanie: ICE Bahamas: Why and how?, p. 41–45. University of Augsburg (2010). Alirita 3 februaro 2017 .
  86. Staff: SWAA students have accomplished Bahamian playwright, actor and poet Laurente Gibbs as Guest Speaker. Eleuthera News (27 februaro 2013). Alirita 1 februaro 2017 .
  87. Collie, Linda. (2003) Preserving Our Heritage: Language Arts, an Integrated Approach, Part 1. Heinemann, p. 26–29. ISBN 9780435984809.
  88. (2006) “Book Review: Urban Bahamian Creole: System and Variation”, Journal of English Linguistics 34 (4), p. 362–366. doi:10.1177/0075424206292990. 144817997. 
  89. (anglalingve) Religioj en Bahamoj Arkivigite je 2021-04-11 per la retarkivo Wayback Machine (arkivo) ĉe www.globalreligiousfutures.org (konsultita la 23-an de februaro 2018)
  90. International Religious Freedom Report 2005 – Bahamas. United States Department of State. Alirita 22-a de julio 2012 .
  91. "Practising Obeah, etc.". Arkivita el la originalo je 2017-04-21. Alirita 2021-06-22 .
  92. Laennec Hurbon (1995).
  93. "Encyclopedia Britannica – The Bahamas" (angle). Alirita la 22-an de julio 2019 .
  94. Native Boat Regattas in The Bahamas (angle). Alirita la 4-an de februaro 2021 .
  95. Collinwood, Dean W. and Dodge, Steve (1989) Modern Bahamian Society, Caribbean Books, (ISBN 0931209013).
  96. (1990) “The National Literature of the New Bahamas”, Weber Studies (en) 7 (1), p. 43–62. 
  97. 97,0 97,1 97,2 97,3 97,4 "Background Note: The Bahamas" (angle: "Fona noto: Bahamoj"). Agentejo de Okcidentaj Hemisferaj Aferoj, Usona ministerio pri eksteraj rilatoj (januaro 2008). Tiu artikolo asimilas tradukitan tekston de tiu fonto, kiu estas publika havaĵo.
  98. About Us (2017). Alirita 26 aprilo 2021 .

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo The Bahamas en la angla Vikipedio. En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Bahamas en la hispana Vikipedio.