Skalo de Saffir-Simpson
La skalo de uraganoj de Saffir-Simpson estas skalo, kiu klasifikas la tropikajn ciklonojn (aŭ uraganoj) laŭ la intenseco de ventoj, disvolvita en 1969 de la inĝeniero civila Herbert Saffir kaj la direktoro de la Nacia Centro de Uraganoj ( National Hurricane Center, NHC) de Usono, Robert Simpson.
La originala skalo estis disvolvita de Saffir dum li apartenis al aparta komisiono de Unuiĝintaj Nacioj dediĉita al la studo pri malmultekostaj konstruaĵoj en areoj inklinaj al uraganoj. Dum la disvolviĝo de sia studo, Saffir rimarkis, ke neniu havis taŭgan skalon por priskribi la efikojn de la urganoj. Referencante el la skala sismologio de Richter por priskribi tertremojn, lis elpensis skalon kun kvin niveloj, bazitan sur la rapideco de ventoj, kiu priskribis la eblajn damaĝojn al konstruaĵoj. Saffir transdonis la skalon al la Usona Nacia Uragano-Centro; Simpson poste aldonis al la skalo la efikojn de ondoj kaj inundoj. Nek la kvanto de precipitaĵo nek la situacio estas enkalkulataj, kio signifas, ke uragano de la kategorio 3, kiu efikas ĉe granda urbo, povas kaŭzi multe pli da damaĝoj ol uragano de la kategorio 5 sur nepopulata areo.
Krome, mezuro, por tropika ciklona klasado, komencis per du kategorioj. Ĉi tiuj ne estis en la skalo de uraganoj de Saffir-Simpson, sed klasifikeblis tropikan ciklonon laŭ formado kaj estas uzataj kiel pliaj kategoriojn. Ili traktis la tropikan depresion - sistemo organizita de nuboj kaj fulmotondroj kun fermita kaj difinita cirkulado - kaj la tropikan ŝtormon - sistemo organizita de fortaj fulmotondroj kun bone difinita cirkulado, kiu montras la karakterizan ciklonan formon -.
Tropika depresio |
Rapido de vento | 0-17 m/s | 0-62 km/h | 0-33 kt | 0-38 mi/h |
---|---|---|---|---|---|
Marondo | 0 m | 0 ft | |||
Centra premol | >980 hPa | >736 Torr | |||
Nivelo de damaĝo | Pluvoj, kiuj povas kaŭzi gravan damaĝon kaj eĉ inundojn. | ||||
Ekzemploj | Tropika depresio Diez (2007) | ||||
Tropika ŝtormo |
Rapido de vento | 18–32 m/s | 63–118 km/h | 34–63 kt | 39–73 mph |
Marondo | 0–3 m | 0-12 ft | |||
Centra premo | >980 hPa | >736 Torr | |||
Eblaj damaĝoj | Abundaj pluvoj, kiuj povas kaŭzi detruegajn inundojn. Fortaj ventoj, kiuj povas generi tornadojn. | ||||
Ekzemploj | Tropika Ŝtormo Erika . |
Kiam la intenseco de tropika ciklono superas la tropikan ŝtorman rangon, ĝi fariĝas uragano.
La kvin kategorioj de la skalo de Saffir-Simpson, en ascenda ordo de intenseco, estas:
- Klaso 1: malforta ŝtormo kun ventrapidoj inter 118 kaj 152 kilometrojn hore.
Atendita damaĝo: malmulte da. - Klaso 2: mezforta ŝtormo kun ventrapidoj inter 153 kaj 176 kilometrojn hore.
Damaĝo je tegmentoj kaj fenestroj, grava damaĝo je arboj kaj aliaj vegetaĵoj. - Klaso 3: forta ŝtormo kun ventorapidoj inter 177 kaj 209 kilometrojn hore.
Gravaj damaĝoj kun vastaj detruoj je konstruaĵoj. - Klaso 4: tre forta ŝtormo kun ventrapidoj inter 210 kaj 251 kilometrojn hore.
Tegmentoj estas forblovitaj, estas multe da inundoj kaj damaĝo je konstruaĵoj.
Ekzemploj: Luis, Felix kaj Opal en 1995, Andrew en 1992. - Klaso 5: detruiga ŝtormo kun ventorapidoj pli granda ol 251 kilometrojn hore.
Preskaŭ ĉio estas forblovita, estas grava damaĝoj je konstruaĵoj kaj
la infrastrukturo ĝenerale. Okazas inundegoj.
Ekzemploj: Mitch kaj Gilbert en 1998,
Ivan en 2004, Katrina en 2005.
Je la Boforta skalo uragano havas indicon de 12.