La Chapelle-Taillefert
La Chapelle-Taillefert | |
---|---|
Panoramo de la vilaĝo
| |
komunumo en Francio vd | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Limoĝio |
Departemento | Creuse |
Arondismento | Guéret |
Kantono | Guéret-Sud-Ouest |
INSEE kodo | 23052 [+] |
Poŝtkodo | 23000 |
Kodo laŭ INSEE | 23052 |
Politiko | |
Urbestro | S-ro Thierry Dubosclard 2008-2014 |
Demografio | |
Loĝantaro | 353 (1 999) |
Loĝdenso | 25 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 46°06′05″N 1°50′25″O / 46.10139°N, 1.84028°O (mapo) Koordinatoj: 46°06′05″N 1°50′25″O / 46.10139°N, 1.84028°O (mapo) |
Alto | 462 m - 690 m |
Areo | 14,11 km² |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
46° 06′ 05″ Nordo 1° 50′ 25″ Oriento / 46.1013888889 °N, 1.84027777778 °O (mapo) | |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo La Chapelle-Taillefert [+] | |
La Chapelle-Taillefert estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 353 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La Chapelle-Taillefert etendiĝas sur 14,11 km², kaj havis 353 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 25 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.
La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de La Chapelle-Taillefert situas je alteco de 690 metroj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, La Chapelle-Taillefert apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.
Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Thierry Dubosclard, kiu do fariĝis la loka urbestro.
Lokaj famuloj
[redakti | redakti fonton]- Victor Lanoux (n. en 1936), franca filmproduktisto kaj aktoro, estis sendita al La Chapelle-Taillefert de siaj parencoj dum la Dua mondmilito.
- Pierre de La Chapelle-Taillefert, episkopo de Tuluzo kaj sekve kardinalo.
Administrado
[redakti | redakti fonton]La Chapelle-Taillefert apartenas al la kantono Guéret-Sud-Ouest, kies ĉefurbo estas Guéret. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Guéret, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.