La Edziĝo de Kanao
La Edziĝo de Kanao | |
Paolo Veronese, 1563 | |
Oleopentraĵo | |
677 cm × 994 cm cm | |
Luvro (Parizo) | |
La Edziĝo de Kanao, (itale Nozze di Cana, 1562–1563), fare de Paolo Veronese, estas pentraĵo kiu bildigas la biblian rakonton de la Geedziĝo en Kanao, kie Jesuo mirakle transformas akvon en ruĝan vinon (Johano 2:1–11). Plenumita laŭ la manierisma stilo (1520–1600) de la malfrua Renesanco, la grandformata (6,77 m × 9,94 m) oleo-pentraĵo realigas la stilan idealon de kompozicia harmonio, kiel praktikis la artistoj Leonardo, Rafaelo kaj Mikelanĝelo.[1].
La arto de frua Renesanco (1490–1527) emfazas homajn figurojn kun idealaj proporcioj, ekvilibra komponaĵo kaj beleco, dum manierismo pligrandigas la renesancajn idealojn – de figuro, lumo kaj koloro – per nesimetriaj kaj arte elegantaj aranĝoj, atingitaj per ebenigado de la bilda spaco kaj distordado de la homa figuro kiel ideala koncepto de la temo, pli ol kiel realisma reprezentado.[1] La streĉo inter la elementoj de la pentraĵo kaj la malstabileco inter la homaj figuroj en La Edziĝo de Kanao devenas de la apliko de teknikaj artifikoj fare de Veronese, kaj de la inkludo de subtilaj kulturaj kodoj kaj simbolismo (socia, religia, teologia), kiuj prezentas biblian rakonton signifohavan kaj por la renesanca spektanto kaj por la nuntempa spektanto.[2]
De la 16-a ĝis la 18-a jarcento, la pentraĵo restadis en la manĝejo de la monaĥejo San Giorgio. En 1797, soldatoj de la Franca Revolucia Armeo de Napoleono rabis la pentraĵon kiel militakiron dum la italaj kampanjoj de la Francaj Revoluciaj Militoj (1792–1802). Pro sia vasta surfaco (67,29 m2), La Edziĝo de Kanao estas la plej ampleksa pentraĵo en la kolekto de la Luvro-muzeo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 (1997) Peter Murray: Penguin Dictionary of Art and Artists, 7‑a eldono, Penguin.
- ↑ Finocchio, Ross (2003) Mannerism: Bronzino (1503–1572) and his Contemporaries. Metropolitan Museum of Art. Alirita 2013-05-19 .