Paolo Veronese
Aspekto
Paolo Veronese | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Paolo Caliari |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1527 en Verono |
Morto | 19-an de aprilo 1588 (60-jaraĝa) en Venecio |
Tombo | San Sebastiano (en) |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Venecia respubliko |
Subskribo | |
Familio | |
Frat(in)o | Benedetto Caliari (en) |
Edz(in)o | Elena Badile (en) |
Infanoj | Carlo Caliari (en) , Gabriele Caliari (en) |
Okupo | |
Okupo | pentristo konstrua desegnisto desegnisto vidartisto |
Verkoj | Villa Barbaro |
Paolo Caliari aŭ Cagliari, nomata Paolo Veronese (naskita en Verona en 1528, mortinta en Venecio la 19-an de aprilo 1588) estis itala renesanca pentristo. Li pasigis la plimulton de sia vivo en Venecio, sed estis nomata Veronese (= veronano) pro sia naskiĝurbo.
Liaj verkoj ornamas multajn kristanajn preĝejojn, sed kelkaj troviĝas en famaj muzeoj.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li estis la filo de ŝtontajlisto kaj translokiĝis en 1550 al Venecio kie laboris sukcese por nobelaro.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- La Edziĝo de Kanao (1563)
- Festeno en la Domo de Levi (1573)