„ Ĉu vi scias, ke en la vejnoj de preskaŭ ĉiu reĝa familio de Eŭropo fluas sango de la Sankta Brigito, de la poeto Geoffrey Chaucer, de la profeto Mahometo, de la terura mongolestro Ĝiniskano? Cu iam vi pripensis, ke eble vi mem estas posteulo de tiuj aŭ aliaj eminentuloj de la malproksima estinteco? Tiajn temojn pritraktas la nuna libro, kiu rezultas el multjara detala studado pri la scienco genealogia. Ni tutkore rekomendas ĝin al ĉiu, kiu interesiĝas pri la heredoscienco kaj ĝia signifo por la homa evoluo. Kvankam plene scienca, ĝi estas facile komprenebla, kaj estas tiel zorge verkita, ke ĝi apenaŭ havas vorton superfluan. Portretoj kaj tre interesaj genealogiaj tabeloj akompanas kaj klarigas la tekston. En la nuna tempo, kiam rasteorioj kun tute nesufiĉa scienca bazo ludas gravan rolon en la politiko, tia libro sendube meritas atentan tralegadon. ”