Saltu al enhavo

La flaqueza del bolchevique (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La flaqueza del bolchevique
filmo
Originala titolo La flaqueza del bolchevique
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 2003
Ĝenro filma dramo
Reĝisoro(j) Manuel Martín Cuenca
Scenaro Manuel Martín Cuenca
Filmita en Madrido
Loko de rakonto Madrido
Muziko de Roque Baños
Rolantoj Luis Tosar • María Valverde • Mar Regueras • Rubén Ochandiano • Jordi Dauder • Enriqueta Carballeira • Nathalie Poza • Manolo Solo • Daniel Grao • Luis Miguel Seguí
IMDb
vdr

La flaqueza del bolchevique (La malforteco de la bolŝevisto) estas hispana filmo de 2003 reĝisorita de Manuel Martín Cuenca. Ĝi estas bazita sur la samnoma libro, de Lorenzo Silva, publikigita en 1997, finalista de la Premio Nadal.​[1]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La vivo de Pablo (Luis Tosar) seniluziiĝinta kaj enua viro kiu laboras en financa banko tute ŝanĝiĝas post trafikakcidento. La protagonisto dum trafikŝtopiĝo frapas per sia aŭto tiun antaŭan, kiu apartenas al histeria altnivela oficistino, Sonsoles (Mar Regueras), kiu ege insultas lin; li faras grandan decidon: dediĉos sian vivon al la morala nuligo de tiu virino. Kio startis kiel revenĝo per konstanta telefonalvokado iĝas obsedo de maturulo por la bela adoleskulino, María (María Valverde en ŝia unua filmo), kiu estas fratino de la histeriulino. Li arde enamiĝas de tiu junulino, speite la grandan aĝodiferencon. Tio ne povas glate finiĝi, tragedio alproksimiĝis.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Luis Tosar, Pablo López
  • María Valverde, María
  • Mar Regueras, Sonsoles
  • Nathalie Poza, Eva
  • Manolo Solo, Francisco
  • Rubén Ochandiano, Manu
  • Jordi Dauder, Alfredo
  • Enriqueta Carballeira, Dolores
  • Yolanda Serrano, Alba

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. «Datos de Pelicula ICAA - Catalogo de Películas ICAA». sede.mcu.gob.es. Konsultita la 22an de marto 2021.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]