La flaqueza del bolchevique
La flaqueza del bolchevique | |
---|---|
skribita verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Lorenzo Silva |
Lingvoj | |
Lingvo | hispana lingvo |
Eldonado | |
Ĝenro | trilero |
La flaqueza del bolchevique (La malforteco de la bolŝevisto) estas la tria romano de la verkisto Lorenzo Silva. Publikigita en 1997, ĝi estis finalista de la Premio Nadal tiun jaron.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]La vivo de seniluziiĝinta kaj enua viro tute ŝanĝiĝas post trafikakcidento. La protagonisto frapas per sia aŭto tiun antaŭan, kiu apartenas al histeria altnivela oficistino, kiu ege insultas lin; li faras grandan decidon: dediĉi sian vivon al la morala nuligo de tiu virino. Kio startis kiel venĝo, iĝas obsedo de la maturulo al la bela adoleskulino, kiu estas fratino de la histeriulino. Li arde enamiĝas de tiu junulino, spite la grandan aĝodiferencon. Tio ne povas glate finiĝi, tragedio alproksimiĝis.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/7a/Russian_Imperial_Family_1913.jpg/230px-Russian_Imperial_Family_1913.jpg)
La titolo estas metaforo kiun klarigas la protagonisto pro fotografio, de la komenco de la 20-a jarcento en kiu aperas la caro kun siaj gefiloj. La protagonisto identigas sin kun la sentoj de bolŝevisto kiu enirante en la ĉambroj de la caro, enamiĝas de bela dukino, filino de Nikolao la 2-a. Tiu sentas grandan malaprezon por la simplaj viroj kiel li mem. La bolŝevisto perfortas la dukinon, kiu tuj poste estos ekzekutata. Tiu estas la malforteco de la bolŝevisto: utopia kaj nepraktikebla amo.
La verko
[redakti | redakti fonton]La flaqueza del bolchevique (1997, Destino), estas la unua romano de la "Trilogio de la nostalgio", kies dua romano estas El ángel oculto (1999, Destino), kaj la tria romano estas El urinario (1999, Pre-Textos). La rolulo de la protagonisto montriĝas kiel evoluo de la temo de maljunulo kun junulino al romano pri malfrua maturiĝo kaj malkovro de amo, resume solulo malsukcesa, same kiel la protagonistoj de la du antaŭaj romanoj de Silva, nome Noviembre sin violetas (1995, Ediciones Libertarias) kaj La sustancia interior (1996, Huerga & Fierro).[1]
En 2003 la romano estis kinigita fare de Manuel Martín Cuenca, protagonistigita de Luis Tosar kaj la juna María Valverde per la samnoma filmo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ricardo Senabre, La flaqueza del bolchevique, ABC Cultural, nº 275, p. 11.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Lorenzo Silva, La flaqueza del bolchevique (1997, Destino)
- Romanoj de 1997
- Hispanaj libroj
- Hispana literaturo de la 20-a jarcento
- Hispanlingvaj romanoj
- Psikologiaj romanoj
- Rusiaj grandprincoj
- Verkoj pri la Rusia imperio
- Verkoj pri la Oktobra revolucio
- Sovetunio en fikcio
- Verkoj pri perforto kontraŭ virinoj
- Seksperforto en fikcio
- Verkoj pri princinoj
- Amhistorioj
- Bolŝevikoj