Saltu al enhavo

La hija del caníbal (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La hija del caníbal
filmo
Originala titolo La hija del caníbal
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 17 jan. 2003
Ĝenro romantika komedio, comedy thriller, samseksemeca filmo, drama filmo
Kameraado Xavier Grobet
Reĝisoro(j) Antonio Serrano
Produktisto(j) Andrés Vicente Gómez
Scenaro Antonio Serrano
Filmita en Meksiko
Loko de rakonto Meksiko
Muziko de Nacho Mastretta
Rolantoj Cecilia Roth • Kuno Becker • Margarita Isabel • José Elías Moreno • Mario Iván Martínez • Carlos Álvarez-Nóvoa • Luis Felipe Tovar • Jorge Salinas • Itatí Cantoral
Produktinta firmao Lolafilms 
Secretariat of Culture
IMDb
vdr

La hija del caníbal (Kanibalidino) estas hispan-meksika filmo reĝisorita kaj verkita de Antonio Serrano, bazita sur la samnoma romano de Rosa Montero. Ĝi premieris en 2003, kaj la aktoraro estas komponita de Cecilia Roth, Kuno Becker, Carlos Álvarez-Novoa, Javier Díaz Dueñas, Margarita Isabel, Max Kerlow, Mario Iván Martínez, José Elías Moreno, Héctor Ortega, Enrique Singer, Jorge Zárate inter aliaj.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Temas pri la aventuroj de Lucía Romero, kies edzo estas kidnapita en la flughaveno de Barajas ĝuste ekflugonta. Kontraŭ la korupta kaj malkompetenta reto de policanoj kaj juĝistoj, formiĝas triangulo de amatoraj esploristoj formita de la propra Lucía mem kun du najbaroj kiuj pretas helpis ŝin; Félix, maljunulo kiu havas multan rakontindan; kaj Adrián, junulo kiu disvolvigas apartan rilaton kun Lucía.[1] Kune ili malkovras la valoron de la amikeco (Félix) kaj de la ampasio (Adrián), dum Lucía reinventas sian vivon. Lucía trafas mondon kiun ŝi estis forgesinta, sian kapablon rideti kaj sian liberemon.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Gektoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Cecilia Roth kiel Lucía
  • Carlos Álvarez-Nóvoa kiel Félix
  • Kuno Becker kiel Adrián
  • Margarita Isabel kiel la patrino de Lucía
  • Max Kerlow kiel maljuna Wehner
  • Mario Iván Martínez kiel Mr. Wehner
  • José Elías Moreno kiel Ramón
  • Héctor Ortega kiel la kanibalo

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Ricardo Senabre, La hija del caníbal, en Cultural ABC, nº 292, 6a de junio 1997, p. 11.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]