La hija del caníbal (romano)
La hija del caníbal | |
---|---|
libro | |
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Eldonado | |
La hija del caníbal (Kanibalidino) estas romano de Rosa Montero, publikigita en 1997.
Ĝi estas inkludita en la listo de la 100 plej bonaj romanoj en hispana lingvo de la 20-a jarcento farita de la hispana ĵurnalo El Mundo.[1] Ĝi ricevis diversajn premiojn.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]La romano temas pri la aventuroj de Lucía Romero, kies edzo estas kidnapita en la flughaveno de Barajas ĝuste ekflugonta. Kontraŭ la korupta kaj malkompetenta reto de policanoj kaj juĝistoj, formiĝas triangulo de amatoraj esploristoj formita de la propra Lucía mem; Félix Roble, maljuna anarkiisto; kaj Adrián, junulo kiu disvolvigas apartan rilaton kun Lucía.[2]
La verko
[redakti | redakti fonton]Oni indikis kiel interesantan atingon de la romano la kreadon de la du ĉefaj roluloj, nome Lucía kaj la maljuna anarkiisto Félix. Lucía aperas kiel "alter ego" de la propra verkistino, kuraĝa virino, kiu superas la multajn malfacilaĵojn de sia persona vivo. Siaflanke Félix aldonas al la romano apartan komplementan historion kiu etendiĝas amplekse en detalhava memoro de liaj revoluciaj aventuroj eĉ kun Durruti ekde antaŭ la Hispana Enlanda Milito.[2]
En 2003 oni publikigis la samnoma filmo, reĝisorita de Antonio Serrano, bazita sur la romano de Rosa Montero kaj protagonistigita de Cecilia Roth.[3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo La hija del caníbal (novela) en la hispana Vikipedio.