Sfânta Ana
Aspekto
Sfânta Ana Saint Ann Szent Anna-tó | ||
---|---|---|
kratera lago | ||
Situo | Distrikto Harghita, Rumanio | |
Speco de la lago | Kratera lago | |
Landoj de la baseno | Rumanio | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 46° N, 26° O (mapo)46.12638888888925.888055555556946Koordinatoj: 46° N, 26° O (mapo) | |
Supermara alteco | 946 m | |
Surfaca areo | 19,3 ha | |
Maksimuma longo | 620 km | |
Maksimuma larĝo | 460 km | |
Maksimuma profundo | 7 m | |
Averaĝa profundo | 6,4 m | |
Borda longo1 | 1 617 m | |
1 Borda longo estas malpreciza mezuro. | ||
Lago Sfânta Ana (rumane Lacul Sfânta Ana – "Lago Sankta Ana", angle Lake Saint Ann, hungare Szent Anna-tó, sent ana to) estas kratera lago situanta en la vulkana kratero nomita Ciomatu Maru en la montaro "Puciosul" en la orientaj Karpatoj, proksime de Băile Tuşnad (Tusnád) en la natura rezervejo Mohoş en Distrikto Harghita en Rumanio.
Ĝi havas areon de 220.000 m² kaj maksimuman profundon de 7 metroj.
Ĝia plej granda profundo ekde 1870 konstante plimalgrandiĝas (tiam estis 12 m.). Ĝi ricevas sian akvon nur el pluvakvo. Ĝi estas unu el la plej allogaj naturaj belaĵoj de Rumanio.
La lago estas romkatolika pilgrimloko.