Zrenjanin
Zrenjanin | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
urbo de Serbio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 23000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 67 129 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 352 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 45° 23′ N, 20° 23′ O (mapo)45.37777777777820.386111111111Koordinatoj: 45° 23′ N, 20° 23′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 76 m [+] | ||||
Areo | 190,9 km² (19 090 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Zrenjanin [+] | |||||
Zrenjanin (serbe Зрењанин, hungare Nagybecskerek, germane Grossbetschkerek) estas urbo en Serbio, en Vojvodino. Ĝi estas la 8-a plej grabda urbo de Serbio kaj tria de Vojvodino post Novi Sad kaj Subotica kaj la plej granda en regiono Banat. Ĝi estas samtempe administra centro de de distrikto (Srednji Banat, Средње - Банатски округ), kiu. havas ĉirkaŭ 208.456 loĝantojn. Ĝis 1935 la urbo nomiĝis Nagybecskerek, poste omaĝe al serba reĝo Petro nomiĝis Petrovgrad, depost 1945 Zrenjanin, honore al jugoslavia popolheroo Žarko Zrenjanin.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: km²
- Loĝantaro: 79000, kun antaŭurboj 132.051[kiam?]
- Poŝtkodo: 23000
- Telefonprefikso: +381 23
Geografio
[redakti | redakti fonton]Zrenjanin situas sur ebenaĵo, ĉe bordo de Bega, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Kikinda-Beogrado, fine laŭ ĉefvojo Versec-Novi Sad.
Vilaĝoj de Zrenjanin
[redakti | redakti fonton]La komunumo de Zrenjanin (enhavas ankaŭ la 21 vilaĝoj) :
Historio
[redakti | redakti fonton]Dokumentoj mencias tiu ĉi lokon unuafoje en 1326. Ĝi iĝis kampurbo en 1422. La turkoj okupis la tutan regionon en 1551. Ekde 1716 la komunumo apartenis al Habsburga Imperio. Incendio okazis en 1807, la nova urbodomo en 1816 konstruiĝis. La urbo prosperis havanta industrion, en 1839 teatro, en 1846 gimnazio konstruiĝis. Inter 1849-1860 la Habsburgoj formis el la regiono teritorion Vojvodino-Banato. En 1888 departementa domo konstruiĝis, dume la regiono apartenis al Hungario. Preĝejoj katolika en 1868, kalvinana en 1891 konstruiĝis. En 1910 loĝis en la urbo 26 006 da loĝantoj, (9 148 hungaroj, 8934 serboj, 6811 germanoj, 456 slovakoj kaj 339 rutenoj). La 25 de novembro 1918 la "Granda asembleo de Serboj, Kroatoj kaj aliaj slavoj en Banato, Baĉka kaj Baranjo" konsente aprobis la rezolucion pri (1)eniro de Banato, Baĉka kaj Baranjo al Reĝlando de Serbio kaj (2) ke serba registaro kune kun Nacia komitato en Zagrebo faru ĉion por realigo de unueca ŝtato de Serboj, Kroatoj kaj Slovenoj gvidata de reĝo Petro kaj lia dinastio. Ekde 1918 ĝi apartenis al SHS, ekde 1929 kiel Reĝolando Jugoslavio. Inter 1941-1944 la germanoj okupis la regionon.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En la urbo naskiĝis:
- hungara aktoro Éva Máthé
- serbdevena hungara komponisto Emil Petrovics en 1930
- hungara komponisto Aladár Bányai
- hungara kuracisto-akademiano Kálmán Sántha
- hungara juristo János Reiner
- Imre Várady (literaturhistoriisto)
- hungara ministro Jenő Rátz
- Ferenc Kemény, unu el la fondintoj de Internacia Olimpika Komitato
- Lajos Fialovszky, hungara armeinĝeniero
- hungara orgenisto Dezső Antalffy-Zsiross
- Zsolt Kézdi-Kovács kaj Ágoston Pacséry, hungaraj reĝisoroj.
En la iama Muĵlja naskiĝis:
- hungara ĵurnalisto Aranka Palatinus
- eŭropano Ivan Ivanji, verkisto kaj diplomato
- hungara elektrinĝeniero Mihály Ágoston.
En la iama Nagybecskerek mortis:
- hungara instruisto Ferenc Nyáry
- hungara verkisto Gusztáv Lauka.
En Zrenjanin mortis:
- hungara advokato kaj politikisto Imre Várady
- hungara-serba pentristo Tivadar Wanyek.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- urbodomo
- Katedralo de Johano Nepomuka (Zrenjanin)
- pilgrimloko nomata Muĵlja
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- oficiala paĝo de la urbo Zrenjanin Arkivigite je 2008-05-15 per la retarkivo Wayback Machine