Lajos Garaj
Lajos Garaj | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de aŭgusto 1932 |
Morto | 7-an de januaro 2008 (75-jaraĝa) en Bratislavo |
Lingvoj | hungara • slovaka |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio Slovakio |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1956) |
Okupo | |
Okupo | tradukisto literaturhistoriisto universitata instruisto |
Lajos Garaj [lajoŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Garaj Lajos, slovake L'udovít Garaj estis slovakia hungara altlerneja instruisto, literaturhistoriisto, tradukisto. Lia familia nomvarianto estis Garay.
Lajos Garaj[1] naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1932 en Gemerský Milhosť, li mortis la 7-an de januaro 2008 en Bratislavo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lajos Garaj apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio, respektive en Slovakio. Li maturiĝis en slovaka gimnazio en Revúca en 1952, ĉar pro Dekretoj de Beneš ĉesis la hungara instruo. Li akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1956, poste li ekinstruis en Slovaka Universitato. Li doktoriĝis en la universitato en 1970, en 1988 li estis altigita docento pro la habilitiĝo. Li kandidatiĝis en 1987 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li pensiuliĝis en 1997. Li edziĝis en nekonata jaro. Li ricevis slovakan premion en 1980.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A magyar felvilágosodás és a reformkor irodalma I. (1772-1848) (studenta lernolibro, 1960)
- A magyar irodalom története II. (1820–1905) (studenta lernolibro, 1980)
- Móricz Zsigmond a jeho vz•ah k Slovensku (studo, 1983)
- Gemer a Malohont – A régió magyar eredetű kulturális és irodalmi hagyományai a kezdetektől napjainkig (studo, 1997)
- Moderný maïarský román (studo, 1999)
Elektitaj tradukaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Magda Szabó: Az őz
- Ferenc Sánta: Az ötödik pecsét
- Gyula Hernádi: Az erőd
- Gyula Duba: Ugrás a semmibe