Revúca
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Revúca (apartigilo) |
Revúca | |
hungare: Nagyrőce, germane: Gross-Rauschenbach | |
urbo | |
Konstruaĵo de gimnazio en Revúca
| |
|
|
Oficiala nomo: Revúca | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | Regiono Banská Bystrica |
Distrikto | Distrikto Revúca |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Gemer |
Montaro | Slovaka ercmontaro |
Riveroj | Zdychavka, Muránka |
Situo | Revúca |
- alteco | 318 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 40′ 59″ N 20° 06′ 48″ O / 48.68306 °N, 20.11333 °O (mapo) |
Areo | 38,867 km² (3 886,7 ha) |
Loĝantaro | 12 902 (31.12.2009) |
Denseco | 331,95 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1243 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 050 01 |
Telefona antaŭkodo | +421 47 |
Aŭtokodoj | RA |
NUTS | 526142 |
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
| |
![]() | |
Retpaĝo: www.revuca.sk | |
![]() |
Revúca, hungare Nagyrőce, germane Gross-Rauschenbach estas urbo en Slovakio en regiono Banská Bystrica, en distrikto Revúca, kies distriktejo estas. la slovaka historia nomo estis Veľká Revúca.
Situo
[redakti | redakti fonton]La urbo situas en valoj de rojoj Muráň, kaj aliaj, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Jelšava-Muráň. Rimavská Sobota troviĝas 50 km. Revúčka, hungare Kisrőce, germane Klein-Rauschenbach iam estis memstara vilaĝo, nun apartenaĵo de Revúca, kie troviĝas katolika preĝejo omaĝe al Beata Damo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Germanoj fondis la komunumon en la 13-a jarcento, la unua mencio devenis el 1357 en formo Nagy Reucze. La setlejo iĝis centro de la feroindustrio, en 1566 8 fandofornoj funkciis. Post unu jaro la vilaĝo ricevis rangon urbo, sed aperis ankaŭ turkoj, kiuj suferigis la loĝantaron ĝis 1690. Poste formiĝis diversaj korporacioj. Ekde 1862 la urbo iĝis centro de la slovaka nacia movado, tial la hungaroj malpermesis funkciadon de slovaklingva gimnazio. En 1910 loĝis en Nagyrőce 1925 da homoj, (1000 hungaroj, 884 slovakoj). La urbo ĝis Traktato de Trianon apartenis al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Nagyrőce, kies distriktejo estis. Poste ĝi apartenis al Ĉeĥoslovakio, fine al Slovakio. En 1963 Revúca ricevis la rangon urbo kaj ekde 1996 denove iĝis distriktejo.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- gotika katolika preĝejo omaĝe al martiro Sankta Laŭrenco el la 14-a jarcento, en 1892 unu el la 2 turoj neniiĝis pro incendio
- klasikisma luterana preĝejo de 1785, post 3 jaroj la turo trakonstruiĝis
- komence nobeldomo el la 18-a jarcento, baldaŭe la unua slovaka gimnazio de 1862
- klasikisma urbodomo de 1809
- novklasikisma hospitalo de 1877
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En iama Nagyrőce naskiĝis hungara ministro Tihamér Fabinyi.
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton] Kazincbarcika, Hungario
Litovel, Ĉeĥio
Uster, Svislando