Veľká Ves nad Ipľom
Veľká Ves nad Ipľom, hungare Ipolynagyfalu, estas malgranda vilaĝo en Slovakio en regiono Banská Bystrica, en distrikto Veľký Krtíš. La slovaka historia nomo estis Falubka.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/9b/Slovakia_banskabystrica_velkykrtis.png/300px-Slovakia_banskabystrica_velkykrtis.png)
- Areo: km²
- Loĝantaro: 420
- Alto super marnivelo: m
- Aŭtokodo: VK...
- Poŝtkodo: 991 10
- Telefonprefikso:
Situo
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas en valo, laŭ dekstra bordo de Ipeľ, laŭ flankovojoj. Veľký Krtíš troviĝas 29 km-ojn for.
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo estis loĝata ekde la neolitiko. En la 6-a jarcento slavoj, en 895 hungaroj alvenis. La unua mencio devenis el 1252 en formo Nogfolu. En 1552 la turkoj okupis la tutan regionon. En la 19-a jarcento sukerofabriko funkciis tie. En 1910 loĝis tie 398 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Hont, al distrikto de Ipolynyék, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la loko rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 430 da homoj, (348 hungaroj, 80 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- baroka katolika preĝejo el la 18-a jarcento
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- hungara episkopo Imre Tersztyánszky naskiĝis en iama Nagyfalu