Biskupice (distrikto Lučenec)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Biskupice |
Biskupice | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 986 01 (pošta Fiľakovo) | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 137 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 144 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 15′ N, 19° 50′ O (mapo)48.2501761119.83432Koordinatoj: 48° 15′ N, 19° 50′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 209 m [+] | ||
Areo | 7,88 km² ( 788 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Biskupice, Lučenec District [+] | |||
Biskupice, hungare Fülekpüspöki estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Lučenec.
- Areo: 8 km²
- Supermara alteco: 209 m
- Loĝantaro: 1120
- Poŝtkodo: 986 01
- Aŭtokodo: LC
- Telefonprefikso: 47
Situo
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ rojo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Fiľakovo-Salgótarján. Biskupice preskaŭ kontaktiĝas kun Fiľakovo, kiu troviĝas 2 km-ojn for.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1246, en 1294 la tiama nomo estis "Puspuky". La kampoj longe apartenis al ĉefepiskopejo de Esztergom. Inter 1554-1594 la regiono apartenis al la Turka Imperio. Fortikaĵo de Fülek ricevis la akvon de tien laŭ akvodukto. En 1910 loĝis tie 718 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Nógrád (reĝa departemento), al distrikto de Fülek, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 1110 da homoj, (681 hungaroj, 211 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- baroka katolika preĝejo omaĝe al Stefano la 1-a (Hungario) de 1728
- baroka kapelo omaĝe al Anĝela Saluto de 1754