Tomášovce (distrikto Lučenec)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Tomášovce |
Tomášovce | |
hungare: Losonctamási | |
municipo | |
|
|
Oficiala nomo: Tomášovce | |
Ŝtato | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Banská Bystrica |
Distrikto | Distrikto Lučenec |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Novohrad |
Rivero | Krivánsky potok |
Situo | Tomášovce |
- alteco | 216 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 22′ 20″ N 19° 37′ 15″ O / 48.37222 °N, 19.62083 °O (mapo) |
Plej alta punkto | |
- alteco | 330 m s. m. |
Plej malalta punkto | |
- alteco | 200 m s. m. |
Areo | 14,103948 km² (1 410,39 ha) |
Loĝantaro | 1 431 (31.12.2010) |
Denseco | 101,46 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1293 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 985 56 |
Telefona antaŭkodo | +421 47 |
Aŭtokodoj | LC |
NUTS | 511919 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
| |
Vikimedia Komunejo: Tomášovce, Lučenec District | |
Retpaĝo: www.tomasovce.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Tomášovce (hungare Losonctamási [loŝonctamAŝi]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. En ambaŭ lingvoj oni rekonas la nomon Tomaso.
Situo
[redakti | redakti fonton]Tomášovce situas en valo de rojo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Zvolen-Lučenec. La lasta urbo troviĝas je 7 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1247 laŭ tiama hungara ortografio "Tamasy". En 1704, 1714, 1782, 1834 kaj en 1857 incendioj okazis. En 1710 pro pesto, en 1831 pro ĥolero multaj mortis. En 1828 loĝis tie 815 vilaĝanoj en 102 domoj. Ĝis 1902 la oficiala hungara loknomo estis Tamási, poste ĝi ricevis pli longan nomon por fari diferencon de Tamási pro peto de poŝto. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Losonctamási 909 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nógrád (reĝa departemento), al distrikto de Lučenec, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis tie 1470 homoj, (1438 slovakoj, 16 hungaroj, 7 ĉeĥoj kaj aliaj).