Pliešovce
Pliešovce | |
germane Pleischwitz, hungare Tótpelsőc | |
municipo | |
Evangelia preĝejo
| |
Oficiala nomo: Pliešovce | |
Ŝtato | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Banská Bystrica |
Distrikto | Distrikto Zvolen |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Montaro | Javorie |
Rivero | Neresnica |
Situo | Pliešovce |
- alteco | 400 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 25′ 35″ N 19° 09′ 18″ O / 48.42639 °N, 19.15500 °O (mapo) |
Areo | 31,796003 km² (3 179,6 ha) |
Loĝantaro | 2 287 (31.12.2010) |
Denseco | 71,93 loĝ./km² |
Orogenenezo montariĝo |
Pliešovská kotlina |
Unua skribmencio | 1332 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 962 63 |
Telefona antaŭkodo | +421 45 |
Aŭtokodoj | ZV |
NUTS | 518689 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
| |
Vikimedia Komunejo: Pliešovce | |
Retpaĝo: www.pliesovce.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Pliešovce (germane Pleischwitz, hungare Tótpelsőc) estas vilaĝo en centra Slovakio en distrikto Zvolen. Ĝi troviĝas en Pliešovská kotlina (Valkaldrono de Pliešovce) kaj parte troviĝas en montaro Javorie, kie estas la plej alta punkto de la montaro kaj la vilaĝo. (Javorie 1044 m. s.m.n.) Rivereto Neresnica trafluas la vilaĝon kaj apartenas al riverbaseno Hron. Nombro de loĝantoj estas: 2203.
Simboloj de vilaĝo (blazono, signo,flago)
[redakti | redakti fonton]Blazono
[redakti | redakti fonton]Ora vircervo sur verda razeno kun blua fono. La unua vaksa sigelo estas konata de 1572.
Flago
[redakti | redakti fonton]La flago konsistas el tri laŭlongaj bendoj en koloroj: blua (¼); flava(1/2); verda (¼). La flago finiĝas per tri anguloj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Sur la teritorio de la vilaĝo estis trovitaj bronzaj hakiletoj. Tra la teritorio kondukis t.n. Via magna. De la 7-a de septembro 1256 datiĝas la plej malnova konata skribaĵo. Per ĝi la hungara reĝo Béla la 4-a donas teron al soldato Budislav el Pliešovce pro lia farservado. (La originalo de la dokumento estas en la distrikta arkivo en Ostrá Lúka.)
1523 - Reĝo Ludoviko la 2-a rekonfirmas urbajn privilegiojn kun rajto de glavo, baloto de vilaĝestro, preno de vojimposto, kio konfirmas la mezepokan gravecon de la urbeto
1569 - Turkoj ekrabis la vilaĝon
1578 - Vilaĝo dufoje prirabita de turkoj kaj ekbrulita
1763 - 28-a de junio: tertremo
1784 - konstruado de evangelia preĝejo laŭ tolera leĝo de Jozefo la 2-a de (1784.02-16 ĝis 1784-10-10)
1832 - Signifa dato en la historio de urbeto estas la 6-a de decembro 1832, kiam imperiestro Ferdinando la 2-a donis al ĝi la privilegion ĉiusemajne aranĝi foiron kaj brutarajn datrevenajn foirojn dum jaro, simile kiel estis kutimo en liberaj reĝaj urboj sub konservo de reĝo.
1900 - En jaro 1900 Pliešovce havis 3479 loĝantojn kaj estis la 52-a plej granda urbo en tiama Slovakio.
1926 - 27-a de aprilo 1926 – konstruado de nova evangelia preĝejo
1914 - 1918 forpreno de sonoriloj de preĝejo por milito.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En la iama Tótpelsőc naskiĝis hungara inĝeniero József Varga.