Ožďany
Ožďany | |
hungare: Osgyán | |
municipo | |
Enirejo en kastelon en Ožďany
| |
|
|
Oficiala nomo: Ožďany | |
Ŝtato | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Banská Bystrica |
Distrikto | Distrikto Rimavská Sobota |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Gemer |
Memorindaĵo | Ožďany kastelo |
Rivero | Suchá |
Situo | Ožďany |
- alteco | 213 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 22′ 39″ N 19° 53′ 42″ O / 48.37750 °N, 19.89500 °O (mapo) |
Areo | 37,171820 km² (3 717,18 ha) |
Loĝantaro | 1 577 (31.12.2010) |
Denseco | 42,42 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1332 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 980 11 |
Telefona antaŭkodo | +421 47 |
Aŭtokodoj | RS |
NUTS | 515264 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
| |
Vikimedia Komunejo: Ožďany | |
Retpaĝo: www.ozdany.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Ožďany [oĵdjani], (hungare Osgyán [oŝdjAn]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Ožďany situas laŭ rojo, laŭ ĉefvojo Lučenec-Rimavská Sobota, fervojo preteriras. Rimavská Sobota troviĝas je 10, Lučenec je 20 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis loĝata jam dum la paleolitiko kaj bronzepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1265, poste en 1332 en formo "Osyan". Tiutempe ankaŭ fortikaĵo konstruiĝis, kiun la husanoj okupis en la 15-a jarcento. En 1460 Matiaso la 1-a reokupis ĝin. En 1604 la Habsburgoj venkis la hajdukojn, la vilaĝo cindriĝis. En la 17-a jarcento gimnazio ekfunkciis kaj en nekonata tempo la komunumo iĝis kampurbo. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Osgyán 1429 homoj, (1358 hungaroj, 65 slovakoj, 4 germanoj kaj aliaj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Rimavská Sobota, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko. Inter 1938-1945 Ožďany rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Ekde 1993 Ožďany apartenas al Slovakio. En 2001 vivis tie 1577 homoj, (1049 slovakoj, 411 hungaroj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Mikaelo de 1774
- klasikisma luterana preĝejo de 1825
- renesanca burgo el la 17-a jarcento, dum la 2-a mondomilito ruiniĝis
- klasikisma nobeldomo proksimume en 1800
- novgotika nobeldomo el la 19-a jarcento
- lago