Saltu al enhavo

Sliač

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sliač
hungare Szliács, germane Sliatsch
urbo
Preĝejo de sankta Nikolao
Blazono
Oficiala nomo: Sliač
Ŝtato Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Banská Bystrica
Distrikto Distrikto Zvolen
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Pohronie
Flughaveno Flughaveno Sliač Tri Duby
Riveroj Hron, Sielnický potok
Situo Sliač
 - alteco 293 m s. m.
 - koordinatoj 48° 36′ 32″ N 19° 09′ 07″ O / 48.60889 °N, 19.15194 °O / 48.60889; 19.15194 (mapo)
Areo 39,830 km² (3 983 ha)
Loĝantaro 4 845 (31.12.2007)
Denseco 121,64 loĝ./km²
Orogenenezo
montariĝo
Zvolena valkaldrono
Unua skribmencio 1244
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 962 31
Telefona antaŭkodo +421 45
Aŭtokodoj ZV
NUTS 518808
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Vikimedia Komunejo: Sliač
Retpaĝo: www.sliac.sk
Portalo pri Slovakio

Sliač (hungare Szliács) estas urbo en Slovakio en regiono Banská Bystrica, en distrikto Zvolen.

La urbo situas en valo kaj ambaŭ bordoj de Hron, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Zvolen-Banská Bystrica, aŭtoŝoseo preteriras. Ponto troviĝas tra Hron. Apud la urbeto internacia flughaveno funkcias. Zvolen troviĝas 5 km.

Sur loko de vilaĝo "Hajnik" slavoj loĝis en la 6-a jarcento. La unua mencio devenis el 1250 en formo Villa Custodum silvarum. Ekde la 14-a jarcento la komunumo apartenis al burgo de Zvolen. Inter 1582-1657 la vilaĝo apartenis al Turka Imperio, dume en 1626 la vilaĝo bruldetruiĝis. La loĝantoj iĝis kalvinanoj, la katolika paroĥo refondiĝis en 1675. Incendio okazis en 1876. En 1910 loĝis en la vilaĝo 696 da homoj, (hungaroj en minoritato, slovakoj en majoritato). La vilaĝo ĝis 1919 apartenis al Zvolena ĵupo, al distrikto de Zólyom. Poste ĝi apartenis al Ĉeĥoslovakio.

La unua mencio devenis el 1249 en formo Halasz (=fiŝisto), apartenanta al fortikaĵo de Zvolen. Inter 1582-1668 la vilaĝo apartenis al Turka Imperio. La loĝantoj kulturis precipe lupolon aŭ bredadis bovojn. En 1910 loĝis en la vilaĝo 671 da homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). La vilaĝo ĝis 1919 apartenis al Zólyom (reĝa departemento), al distrikto de Zvolen. Poste ĝi apartenis al Ĉeĥoslovakio.

La banejo troviĝas en la maldekstra bordo, la vilaĝoj en la dekstra bordo. Ambaŭ vilaĝoj kaj la baneja setlejo en 1959 unuiĝis kaj urbiĝis en 1969. En 2001 loĝis en la urbo 4667 da homoj, (4485 slovakoj).

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]