Lajos Illés
Aspekto
Lajos Illés | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de marto 1942 en Budapeŝto |
Morto | 29-an de januaro 2007 (64-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 41-2-18 |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | komponisto kantisto |
Lajos Illés [lajoŝ ilEŝ], hungare Illés Lajos estis hungara komponisto, kantisto kaj pianisto.
Lajos Illés naskiĝis la 18-an de marto 1942 en Budapeŝto. Li mortis la 29-an de januaro 2007 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lajos Illés kun lia frato Károly (Karolo) fondis rokgrupon en 1957, kies nomo estis Illés (rokgrupo). En la 1960-aj jaroj li havis furorajn sukcesojn. Tiutempe aliĝis al la rokgrupo kantistino Zsuzsa Koncz kaj gitaristoj Levente Szörényi kun sia frato. Dum komponado li ĉerpis parte el la hungara popolkanto, parte el la kristanismo. Li havis edzinon, kiu naskis 3 filojn. Li ricevis premion Kossuth en 2000.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Egy fiú és a tündér (Filo kaj la feino) - muzikalo laŭ verko de Mihály Vörösmarty: Csongor és Tünde - 1974
- Velünk az Isten - rokmuzika diservo - 1991
- Betlehem csillaga - rokopero - 2000
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- muziklernejo en Cegléd prenis la nomon Lajos Illés