Saltu al enhavo

Lajos Márton (arkeologo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Márton (arkeologo)
Persona informo
Naskiĝo 14-an de decembro 1876 (1876-12-14)
en Abony
Morto 5-an de novembro 1934 (1934-11-05) (57-jaraĝa)
en Madrido
Tombo Abony Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo arkeologo
muzeologo
prahistoriisto
oficisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Lajos Márton [lajoŝ mArton], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Márton Lajos, estis hungara arkeologo, muzeologo, oficisto. Lia nobela antaŭnomo estis zsarolyáni [ĵarojAni], lia patro estis Lajos Abonyi.

Lajos Márton[1][2] naskiĝis la  14-an de decembro 1876 (nun 1876-12-14) en Abony, li mortis la 5-an de novembro 1934 en Madrido.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Lajos Márton maturiĝis en kalvinana gimnazio en 1894 en Nagykőrös, poste li akiris ŝtatsciencan diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1899. Jam ekde 1898 li estis subnotario 2 jarojn en Pest-Pilis-Solt-Kiskun, poste ministeria oficisto same 2 jarojn, pli poste li estis subinspektoro en Temes (1900–1902). Li ŝanĝis profesion eklaborinta en Hungara Nacia Muzeo, kie li estis muzeologo paŝo post paŝo en pli alta rango. Li pensiuliĝis pro sanproblemo en 1915, tamen li estis interpretisto en la armeo (1917–1918), poste li estis agrikulturisto en sia bieno. En 1929 li revenis al la muzeo kun alta posteno ĝis sia morto. Laste li estis muzeestro, sed ĝuste tiam li ankaŭ instruis lernojaron en Scienca Universitato Ferenc József. Li vojaĝis al kongreso en Madrido, kie li mortis, sed li estis entombigita en Abony. Lia esplortemo estis la bronzepoko. Lia edzino neniam naskis.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Gömör vármegye őskora. (1904)
  • A magyarhoni fibulák osztályozása. (1913)
  • Múltunk emlékeinek védelme. (1926)
  • A korai La Tène-sírok leletanyaga. (1934)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]