Las Plassas - jen itale, sardeIs Pràtzas - estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma regionoSardio, situas en la suda parto de la insulo kaj ekde aprilo 2021 estas parto de la refondita administra unuo provinco Mez-Kampidano (italeMedio Campidano, sardeCampidanu de Mesu). Antaŭe ĝi kvin jarojn estis parto de la provinco Sud-Sardio kaj antaŭ 2016 apartenis al la tiam malfondita sama provinco Mez-Kampidano. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 210 loĝantoj sur areo de 11,04 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 19 loĝantoj/km². Najbaraj komunumoj estas Barumini, Pauli Arbarei, Tuili, Villamar kaj Villanovafranca.
Kristana patrono de la komunumo estas la sankta Maria Magdala, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.