El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sardara - jen itale, sarde Sàrdara - estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma regiono Sardio, situas en la suda parto de la insulo kaj ekde aprilo 2021 estas parto de la refondita administra unuo provinco Mez-Kampidano (itale Medio Campidano, sarde Campidanu de Mesu). Antaŭe ĝi kvin jarojn estis parto de la provinco Sud-Sardio kaj antaŭ 2016 apartenis al la tiam malfondita sama provinco Mez-Kampidano. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 3 801 loĝantoj sur areo de 56,23 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 68 loĝantoj/km². Najbaraj komunumoj estas Collinas, Mogoro (OR), Pabillonis, San Gavino Monreale, Sanluri kaj Villanovaforru.
Kristana patrono estas la sankta Ĉielenpreno de Maria, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.