Saltu al enhavo

Las afueras

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Las afueras
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Las afueras (La urboĉirkaŭoj) estas la unua verko de la hispana verkisto Luis Goytisolo, publikigita en 1958 kaj ricevinto de la premio Biblioteca Breve. Temas pri novelaro enhavanta sep interplektitajn rakontojn.

  1. Apartigo de Víctor al la paco de la familia kampardomo kaj lia trankvila vivo memorante; foje li promenas al ĉirkaŭoj de la loĝloko, same kiel faris Patalino, kiu memmortiĝis.[1]
  2. Historio de maljunaj kaj nereamikigeblaj geedzoj (don Augusto kaj doña Magdalena) en kiu silenta lukto ĉeestas ilia nepo, Bernardo, ĉiam enmetita en atlaso. Ili loĝas en kvartalo de la urboĉirkaŭo. Don Augusto bedaŭregas, ke oni elradikigis liajn geraniojn.[2]
  3. Neeltenebla babilado de ŝupurigisto Ciriaco al sia iama oficiro Víctor kaj al lia amiko Nacho; finfine ili decidas foriri al trinkejo de la urboĉirkaŭo.[3]
  4. Domingo, maljunulo kiu zorgas florĝardenon de burĝa familio (Augusto, Magdalena, Víctor kaj Álvaro) en la urboĉirkaŭo, kiu estas ĉiam sama, sed ne sama samtempe, bedaŭregas, ke oni konstruis en la fruktoĝardeno. Poste, iam, oni surveturigas sian maljunan edzinon sur ŝoseo de la urboĉirkaŭo.[4]
  5. Mingo Cabot baraktas por kultivi teron de la Vidvino. Ili loĝas en kamparo kun Nap kaj Dineta, al kiu li grumblas ĉar ŝi venas malfrue, kaj kiu foriras kun la fianĉo, kun kiu Mingo ne volis aĉeti traktoron.[5]
  6. Ciriaco, enmigrinta murciano, konstrulaboristo, estas arestita ĉar li ŝtelis tubojn. Li lasis edzinon Claudina kaj filon Bernardo.[6]
  7. Alvarito, filo de don Víctor, apartiĝas de siaj amikoj kaj de la vivo de la loĝloko por definitive integriĝi en la vivo de Barcelono.[7]

Temas pri sep noveloj pri diferencaj roluloj, sed kiuj estas ĉiuj realaĵoj de nur du tipaj roluloj: nome el burĝaro kaj el proletaro, kaj kiuj ripetiĝas en la diversaj rakontoj. Same la oftuloj ĉe la trinkejo (Roig), kiel la maljunuloj Domingo kaj Amelia kaj aliaj evidentigas la klasdiferencojn.

Kiel centra temo de la verko estas malsukceso: ĉiuj roluloj estas malsukcesuloj super la klasdiferenco kaj pro tia malsukcespercepto, ili iel ligiĝas al la urboĉirkaŭo, elpelitaj per ia formo de centrifuga forto al la periferio de la urbo, kie teorie ne devus esti konfliktaro, sed kie fakte estas inframondo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 59 pp. en la eldono de Argos Vergara, 1979.
  2. 36 pp. en la eldono de Argos Vergara, 1979.
  3. 29 pp. en la eldono de Argos Vergara, 1979.
  4. 14 pp. en la eldono de Argos Vergara, 1979.
  5. 2 pp. en la eldono de Argos Vergara, 1979.
  6. 22 pp. en la eldono de Argos Vergara, 1979.
  7. 22 pp. en la eldono de Argos Vergara, 1979.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Luis Goytisolo, Las afueras, Argos Vergara, Barcelono, 1979. ISBN = 84-7017-699-4