Laupen (distrikto)
Distrikto Laupen | |
---|---|
Distriktoj de Kantono Berno | |
Kantono | Berno |
Ĉefloko | Laupen |
Geografia situo | CH1903: 584356 / 194342 (mapo)46.97.2333305555556Koordinatoj: 46° 54′ N, 7° 14′ O; CH1903: 584356 / 194342 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 14507 (2008-12-31) |
Areo | 88 km² |
Loĝantardenseco | 165 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 0213 |
La distrikto Laupen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 administra unuo de Kantono Berno. Ĝi havis 14507 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. Ĝia ĉefurbo estis la samnoma urbo Laupen.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La distrikto Laupen situas ĉe la transiro de la Antaŭalpoj al la Svisa Mezlando sude de la lago Wohlensee, baraĵlago de la rivero Aro kaj norde de la rivero Sense. En okcidento ĝin trafluas de nordo al sudo la rivero Sarino, kiu en la nordo de la distrikto alfluas al Aro. Vaste konata estas la komunumo Mühleberg, ĉar tie situas la unua komerce uzata nuklea centralo de Svislando.
Najbaraj distriktoj
[redakti | redakti fonton]La distrikto Laupen limas en nordo kaj oriento al la distrikto Berno, en sudo al la distrikto Sense (Kantono Friburgo), en okcidento al la Lagodistrikto (Kantono Friburgo), kaj en nordokcidento al la distrikto Aarberg. La eksklavo Clavaleyres tute en okcidento ankaŭ limas al la distrikto Broye-Vully (Kantono Vaŭdo).
Trafiko
[redakti | redakti fonton]La distrikto Laupen situas inter la svisa aŭtovojo A1 en nordo kaj la svisa aŭtovojo A12 en sudo. En la sudo de la distrikto pasas la grava trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Berno al Laŭzano, en la nordo trapasas la distrikton la trajnlinio de Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo de Berno tra Kerzers al Bielo. Krome de Neuenegg al la urbeto Laupen cirkulas flanka fervojlinio.
Komunumoj de la distrikto Laupen
[redakti | redakti fonton]La distrikto Laupen konsistas (stato en 2009) el 11 komunumoj, el kiuj la Neuenegg estas la plej granda. La unika urbo en la distrikto estas la ĉefurbeto Laupen, kiu posedas historian urborajton. Jen la listo de la komunumoj:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2008-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Clavaleyres | 49 | 1,0 | 0661 | |
Ferenbalm | 1242 | 9,2 | 0662 | |
Frauenkappelen | 1272 | 9,3 | 0663 | |
Golaten | 291 | 2,8 | 0664 | |
Gurbrü | 257 | 1,8 | 0665 | |
Kriechenwil | 401 | 4,8 | 0666 | |
Laupen | 2779 | 4,1 | 0667 | |
Mühleberg | 2640 | 26,3 | 0668 | |
Münchenwiler | 399 | 2,5 | 0669 | |
Neuenegg | 4773 | 22,0 | 0670 | |
Wileroltigen | 404 | 4,1 | 0671 | |
Totale | 23 | 38386 | 680,51 | 0211 |
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Turisma retpaĝaro de la regiono Laupen Arkivigite je 2006-02-18 per la retarkivo Wayback Machine
- La distrikto kaj voktejo Laupen en la Historia Leksikono e Svislando Arkivigite je 2007-06-29 per la retarkivo Wayback Machine
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Distrikto Laupen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|
|