Aarberg (distrikto)
Distrikto Aarberg | |
---|---|
Distriktoj de Kantono Berno | |
Kantono | Berno |
Ĉefloko | Aarberg |
Geografia situo | CH1903: 586929 / 209155 (mapo)47.03337.2666694444444Koordinatoj: 47° 2′ N, 7° 16′ O; CH1903: 586929 / 209155 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 34229 (2007-12-31) |
Areo | 153 km² |
Loĝantardenseco | 224 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 0201 |
La distrikto Aarberg (en Esperanto ankaŭ distrikto Arbergo estis ĝis la 31-a de decembro 2009 administra unuo de Kantono Berno. Ĝi havis 34229 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma komunumo Aarberg. Kun efiko de la 1-a de januaro 2010 ĝi estis integrita al la nova administra distrikto Seeland.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La distrikto Aarberg etendiĝas nordokcidente de la federacia urbo Berno en la oriento de la tiel nomita Selando en la Svisa Mezlando, en kies suda parto fluas la rivero Aro.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La regiono Aarberg unuflanke estas tre frukta kaj grava kultivejo por legomoj, aliflanke en la regiono setlas diversaj gravaj industrientreprenoj.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Trapasas la distrikton la trajnlinio de Berno al Bielo kaj de Büren ĉe Aro al Kerzers, krome la svisa aŭtovojo A6.
Historio
[redakti | redakti fonton]La hodiaŭa distrikto Aarberg en la 13-a jarcento ĝis la jaro 1358 estis nobela senjorujo. De 1376 ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Aarberg estis berna kamparvoktejo. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 la iama voktejo Aarberg formis parton de la helveta distrikto Zollikofen. Ek de 1803 ĝis 1831 ĝi estis berna ĉefdistrikto kaj al ĝi aliĝis ankaŭ la komunumoj Meikirch, Rapperswil, Schüpfen kaj Seedorf kaj ek de 1831 ĝi estas distrikto de Kantono Berno. La distrikto apartenas ekde la 1997 al la administra regiono Ĵuraso-Selando kun terenregistro en Büren ĉe Aro.
Komunumoj de la distrikto Aarberg
[redakti | redakti fonton]La distrikto Arberg konsistas (stato en 2009) el 12 komunumoj, el kiuj Lyss estas la plej granda. Lyss kaj Aarberg estas urboj, Lyss pro ĝia grandeco kaj Aarberg pro ĝia historia urborajto. Jen la listo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2008-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Aarberg | 3963 | 7,9 | 0301 | |
Bargen | 986 | 7,9 | 0302 | |
Grossaffoltern | 2823 | 15,1 | 0303 | |
Kallnach | 1513 | 10,6 | 0304 | |
Kappelen | 1194 | 10,9 | 0305 | |
Lyss | 11423 | 11,8 | 0306 | |
Meikirch | 10,3 | xx | 0307 | |
Niederkirch ĉe Kallnach | 286 | 4,6 | 0308 | |
Radelfingen | 1178 | 14,7 | 0309 | |
Rapperswil | 2120 | 18,2 | 0310 | |
Schüpfen | 3374 | 19,8 | 0311 | |
Seedorf | 2989 | 20,9 | 0312 | |
Totale | 12 | 24229 | 152,7 | 0201 |
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|
|