Kallnach
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kallnach (stacidomo). |
Kallnach | |
---|---|
Blazono de Kallnach | |
Vilaĝocentro de Kallnach | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Seeland |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Aarberg |
Koordinatoj | 47° 1′ 20″ N 7° 14′ 10″ O / 47.02222 °N, 7.23611 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 1′ 20″ N 7° 14′ 10″ O / 47.02222 °N, 7.23611 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1541 |
Areo | 10,66 km² |
Alteco | 445 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3283 |
Komunumkodo | 0304 |
Mapo de Kallnach | |
Kallnach estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Aarberg kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Seeland en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1541 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Kallnach situas en la Berna Lagolando, proksimume 20 kilometrojn sude de Bielo kaj 25 kilometrojn okcidentnordokcidente de la federacia urbo Berno. En Kallnach troviĝas elektrocentralo, ek de kiu la Unterwasser-Kanalo kondukas al Hagneck-Kanalo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Kallnach kaj la setlejoj Wolfberg, Brüel, Gimmerz, Uf em Berg kaj Oberfeld.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 10,66 km², de kiuj 12,6% estas kovritaj de arbaro, 75,5% servas por agrikulturo kaj 9,0% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Kallnach limas en nordoriento al Bargen, en sudoriento al Niederried ĉe Kallnach, en sudo al Fräschels (FR), en sudsudokcidento al Kerzers (FR), en sudokcidento al Treiten, en okcidento al Finsterhennen, kaj en nordokcidento al Siselen.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 22 de Aarberg al Kerzers. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 troviĝas proksimume 6 kilometrojn nordoriente apud Aarberg. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Lyss tra Aarberg al Kerzers.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Kallnach datiĝas el la jaro 1231 kiel Calnachon. Dum mezepoko la kiburgaj feŭdsenjoroj de Oltigen kaj la Monaĥejoj Frauenkappelen, Frienisberg kaj Tedlingen estis bienposedantoj en Kallnach. Post diversaj posendantoŝanĝoj Kallnach en la jaroj 1521 kaj 1522 fariĝis havaĵo de Berno, kiu ĝin atribuis al la Voktejo Aarberg. La ĵurasa akvejokorekto de 1868 ĝis 1891 liberigis la grandan marĉon de la regulaj inundoj kaj ebligis al Kallnach la agrikulturan utiligadon de la teritorio, kio ebligis fortan evoluon de la komunumo.[3]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Kallnach – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Ponto trans Unterwasser-Kanalo en Kallnach
-
Vilaĝeniro de Kallnach
-
Lernejo
-
Faktrabdomo en la vilaĝocentro
-
Preĝejo
-
Interno de la preĝejo
|
|